Distrikto Rügen
La distrikto Rügen ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Antaŭpomerio-Rügen. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion:
| Distrikto Rügen | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Ruegen |
| Lando | Germanio |
| Estas parto de | Meklenburgo-Antaŭpomerio |
| Administra centro | Bergen auf Rügen |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2004-03-31) | 72.663 |
| Loĝdenso | 75 hom./km² |
| Areo | 973,92 km² |
La Distrikto Rügen sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio |
|
| Aŭtaj kodoj | RÜG |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Rügen (germane: Landkreis) situis en la nordoriento (sur samanoma insulo) de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Bergen auf Rügen estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 973,92 km² loĝas 72.663 homoj; do meznombre 75 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estis 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Rügen estas signita per 11.
Najbaraj distriktoj estis sudokcidente Norda Antaŭpomerio (Nordvorpommern; 7), en la sudo Orienta Antaŭpomerio (Ostvorpommern; 9). En la samaj direktoj apudis Stralsund kaj Greifswald, du urboj sen aparteno al distrikto.