Distrikto Rhein-Berg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Rhein-Berg en Germanio
Bazaj datumoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Kolonjo
regiona ligo: Rejnlando
administra urbo: Bergisch Gladbach
areo: 438 km2
loĝantoj: 286 213 (fine de decembro 2022)
loĝantoj po km2: 637
aŭtokodo: GL
komunumoj: 8
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Rhein-Berg (germane Rheinisch-Bergischer Kreis) situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Kolonjo. Administra centro estas la urbo Bergisch Gladbach.

La distrikto havas areon de 438 km2, kaj fine de junio 2006 ĝi havis 278.859 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto ampleksas la sudokcidentan parton de la monteta kaj historie malurba regiono Bergisches Land - la eksa mezepoka Duklando Berg - plena je densaj arbaroj. Pli norde troviĝas la vala ebenaĵo de la rivero Ruhr, kaj ene de ĝi la intense industriigita Ruhr-regiono, dum sudokcidente najbaras la urba kaj industriigita ĉirkaŭaĵo de la urbego Kolonjo borde de la rivero Rejno. La industriigo de la 19-a jarcento, kiu forte ŝanĝis la strukturon de la Ruhr-regiono norde kaj la proksima ĉirkaŭaĵo de Kolonjo sudokcidente, ankaŭ iom influis la pli trankvilan distrikton Rhein-Berg, aparte ĝian centron Bergisch Gladbach, kiun multaj konsideras antaŭurbo de Kolonjo.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 8 komunumoj, el kiuj ĉiuj havas urbajn rajtojn. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

nomo areo (km²)      nombro de loĝantoj
Bergisch Gladbach 83,12 112 712
Burscheid 27,38 18 968
Kürten 67,50 20 128
Leichlingen (Rejnlando) 37,33 28 048
Odenthal 39,97 15 324
Overath 68,80 27 405
Rösrath 38,81 28 889
Wermelskirchen 74,66 34 739

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]