Distrikto Rostock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la nunan distrikton Rostock en nordorienta Germanio. Inter la jaroj 1952 kaj 1990 en la tiama ŝtato GDR ankaŭ ekzistis administra unuo esperantlingve nomata distrikto Rostock (germane Bezirk Rostock), kiu tamen ampleksis alian teritorion, nome la tutan marbordon de GDR kaj relative malvastan zonon sude de ĝi.
blazono mapo
Blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Meklenburgo-Antaŭpomerio
Administra urbo: Güstrow
Areo: 3 421 km²
Loĝantoj: 217 072
(fine de decembro 2022)
Loĝantoj po km²: 63
Aŭtokodo: LRO
Komunumoj: 120

La distrikto Rostock (germane Landkreis Rostock) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la nordoriento de Germanio, borde de la Balta Maro. Administra centro estas la urbo Güstrow, ne la eksterdistrikta urbo Rostock, kiu tamen je tri flankoj estas ĉirkaŭata de la distrikta areo kaj nur norde limiĝas per la bordo de la Balta Maro. La distrikto havas areon de 3 421 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 217 072 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭaj distriktoj Bad Doberan kaj Güstrow. Aministra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Güstrow. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nomo "distrikto Rostock" gajnis kontraŭ la pli longa alternativo "distrikto Güstrow-Bad Doberan".

situo de la nova distrikto en Meklenburgo-Antaŭpomerio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]