Distrikto Rotenburg
El Vikipedio
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
| Administra urbo: | Rotenburg |
| Areo: | 2070 km² |
| Loĝantoj: | 162963 (fine de decembro 2011) |
| Loĝdenso: | 79 |
| Aŭtokodo: | ROW |
| Municipokodo: | 03357 |
| Komunumoj: | 57 |
| Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Rotenburg (germane Landkreis Rotenburg (Wümme)) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Rotenburg (Wümme), borde de la rivereto Wümme. La distrikto havas areon de 2070 km², kaj fine de decembro 2011 ĝi havis 162963 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
Enhavo |
Ĝemelaj distriktoj [redakti]
Esperanto [redakti]
La 15-an de decembro 2000 delegacio de esperantistoj kun d-ro Harald Schicke kaj magistrino Song Ĝonk-ok en la nomo de la distrikto en la partnera distrikto de Malborko / Malbork plantis kverkon en la esperantista "Parko de la Mondo".
Esperantistoj el la distrikto Rotenburgo [redakti]
- Harald Schicke
- Song Ĝong-ok (Song Jeong-ok)
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||