Distrikto Schönebeck
ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la la malnovaj distriktoj Bernburg, Schönebeck kaj preskaŭ ĉiuj komunumoj de distrikto Aschersleben-Staßfurt en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Salzland („sala lando“) - germane Salzlandkreis. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
| Distrikto Schönebeck | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Schönebeck |
| Estas parto de | Saksio-Anhalto |
| Administra centro | Schönebeck |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2002) | 75.321 |
| Loĝdenso | 78 hom./km² |
| Areo | 460,51 km² |
![]() La Distrikto Schönebeck sur la mapo de Saksio-Anhalto |
|
| Aŭtaj kodoj | SBK |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Schönebeck (germane: Landkreis) situas en la preciza mezo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Schönebeck estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 460,51 km² loĝas 75.321 homoj; do meznombre 78 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Schönebeck estas signita per 17.
Najbaraj distriktoj estas oriente Anhalt-Zerbst (2), sude Köthen (10) kaj Bernburg (4), okcidente Aschersleben-Staßfurt (3) kaj Bördekreis (6), norde Jerichower Land (9) kaj la urbo Magdeburg.
|
||||||||
