Distrikto Siegen-Wittgenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
administra sidejo: Siegen
areo: 1131 km²
enloĝantoj: 290.506 (fine de junio 2006)
aŭtokodo: SI (Siegen)

La distrikto Siegen-Wittgenstein situas en la pleja sudoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Siegen, kiu konsistigas duonon de la distrikta nomo. Origine temis pri du distriktoj, Siegen (la regiono Siegerland) kaj Wittgenstein (aŭ la regiono Wittgensteiner Land, la komunumo Erndtebrück kaj la kuracurboj Bad Berleburg kaj Bad Laasphe), kiuj estis kunigitaj dum la jaro 1975.

Najbaras la distriktoj Hochsauerland norde, Waldeck-Frankenberg, Marburg-Biedenkopf kaj Lahn-Dill oriente kaj sude, Altenkirchen kaj Westerwald okcidente kaj Olpe nordokcidente.

La pejzaĝo estas montareta kaj arbaroriĉa, pluraj valoj plenigitaj per akvo, tial ke ekestis grandaj naturaj akvorezervujoj. Historie la enloĝantoj vivis precipe de produktado de ligno kaj de minado de ercoj.

Administra disdivido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 11 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj.

Urboj

  1. Bad Berleburg (20.527)
  2. Bad Laasphe (15.005)
  3. Freudenberg (18.631)
  4. Hilchenbach (16.249)
  5. Kreuztal (31.808)
  6. Netphen (24.674)
  7. Siegen (105.944)

Pliaj komunumoj

  1. Burbach (14.791)
  2. Erndtebrück (7.548)
  3. Neunkirchen (13.968)
  4. Wilnsdorf (21.361)

(Nombroj de enloĝantoj laŭ la stato fino de junio 2006 inter krampoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal