Distrikto Slavsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Slavsk
municipa distrikto
FlagoBlazono
urba distrikto de Rusio • municipa distrikto • municipal okrug [+]

LandoRusio

ĈefurboSlavsk
- koordinatoj55° N, 22° O (mapo)55.0521.66666667Koordinatoj: 55° N, 22° O (mapo)
Areo1 349 km² (134 900 ha) [+]

Loĝantaro19 290 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco14,3 loĝ./km² [+] [+]

Distrikto Slavsk (Tero)
Distrikto Slavsk (Tero)
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

Distrikto Slavsk (Kaliningrada provinco)
Distrikto Slavsk (Kaliningrada provinco)
DEC
Distrikto Slavsk
Distrikto Slavsk

Map
Distrikto Slavsk

Vikimedia Komunejo:  Slavsky District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La distrikto Slavsk (ruse Славский район, latinliterigite Slavskij rajon) estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el dek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 1 345 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 21 017 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 16 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Slavsk, cirile Славск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Heinrichswalde. La distrikto estas la plej norda de la provinco - nordoriente ĝi limiĝas per la bordo de la rivero Nemunas (ruse Неман, Neman) kaj do per la ŝtata limo al Litovio kaj la Eŭropa Unio, nordokcidente ĝi limiĝas per la orienta bordo de la Kurona Laguno.