Distrikto Soest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
administra sidejo: Soest
areo: 1327 km²
loĝantoj: 294 971 loĝantoj  (fine de decembro 2013)
aŭtokodo: SO (Soest)
distrikta subdivido: 14 komunumoj
administreja adreso: Hoher Weg 1–3
59494 Soest
retpaĝo: www.kreis-soest.de
Mapo
situo de la distrikto Soest en Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Soest [zoːst] situas en la orienta centro de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Soest. Ĝi ekestis dum la jaro 1975 el la antaŭa distriktoj Soest kaj Lippstadt plus la urbo Warstein kaj iuj komunumoj el pliaj tiamaj ĉirkaŭaj distriktoj. Geografie la plejgranda parto de la distrikto apartenas al la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaro Sauerland [prononco Zaŭalant]. Fine de decembro 2013 la distrikto havis 294 971 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Warendorf kaj Gütersloh norde, Paderborn oriente, Hochsauerland sude kaj Mark (germane Märkischer Kreis) kaj Unna plus aldone al la eksterdistrikta urbo Hamm okcidente.

Administra disdivido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 14 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj.

Urboj

  1. Erwitte (15 663)
  2. Geseke (20 511)
  3. Lippstadt (66 312)
  4. Rüthen (10 322)
  5. Soest (46 699)
  6. Warstein (25 247)
  7. Werl (30 061)

Pliaj komunumoj

  1. Anröchte (10 362)
  2. Bad Sassendorf (11 615)
  3. Ense (12 176)
  4. Lippetal (11 758)
  5. Möhnesee (10 855)
  6. Welver (12 036)
  7. Wickede (Ruhr) (11 354)
la ena korto de la baroka kastelo Eringerfeld

(loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2013)

Esperanto en la distrikto[redakti | redakti fonton]

En konstruaĵoj sur la tereno de la baroka kastelo Eringerfeld de la urbo Geseke dum la jaro 1985 okazis la 41-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kaj pli ol 400 kongresanoj konatiĝis kun la distrikto. La kastelo kaj ĉirkaŭa tereno tiutempe estis elita privata lernejo, kaj la IJK gastiĝis tie nur escepte - nuntempe la kastelo kaj ĉirkaŭaj konstruaĵoj oficiale kaj konstante estas hotelo kaj kongresejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

urba regiono Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal