Distrikto Steinburg
El Vikipedio
| Distrikto Steinburg | |
|---|---|
| Origina nomo | Kreis Steinburg |
| Estas parto de | Ŝlesvig-Holstinio |
| Administra centro | Itzehoe |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2006) | 136.129 |
| Loĝdenso | 129 hom./km² |
| Areo | 1.056,24 km² |
La Distrikto Steinburg sur la mapo de Ŝlesvig-Holstinio |
|
| Aŭtaj kodoj | IZ |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Steinburg (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Ŝlesvig-Holstinio de Germanio. La urbo Itzehoe estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.056,24 km² loĝas 136.129 homoj; do meznombre 129 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Ŝlesvig-Holstinio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Steinburg estas signita per 10.
Najbaraj distriktoj estas norde Rendsburg-Eckernförde, oriente Segeberg, sud-oriente Pinneberg; sud-okcidente limas rivero Elbo kaj provinco Malsupra Saksio (distrikto Stade) kaj okcidente la Nordmara-Baltamara Kanalo, kun distrikto Dithmarschen transe. La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
|
||||||