Distrikto Stollberg

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La distrikto Stollberg (germane Landkreis Stollberg) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Distrikto Stollberg
Origina nomo Landkreis Stollberg
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Stollberg
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 93.041
Loĝdenso 349 hom./km²
Areo 266,49 km²
La Distrikto Stollberg sur la mapo de Saksio
La Distrikto Stollberg sur la mapo de Saksio
Aŭtaj kodoj STL
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Stollberg (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Stollberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 266,49 km² loĝas 93.041 homoj; do meznombre 349 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Stollberg estas signita per 18.

Saxony (districts).png

Najbaraj distriktoj estas oriente Mittlerer Erzgebirgskreis, sudokcidente Annaberg, sude Aue-Schwarzenberg, okcidente Zwickauer Land kaj nordokcidente Chemnitzer Land. En la nordoriento najbaras la eksterdistrikta urbo (germane: kreisfreie Stadt) Chemnitz.