Distrikto Trier-Saarburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Trier
Areo: 1 101  km²
Loĝantoj: 153860
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 130
Aŭtokodo: TR (Trier)
Municipokodo: 07235
Komunumoj: 104
Adreso de la
distrikta administrejo:
Willy-Brandt-Platz 1
54290 Trier
rete: www.trier-saarburg.de
retpoŝte: info@trier-saarburg.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Trier-Saarburg situas en la okcidento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime al Luksemburgio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Trier. La teritorio apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"].

Najbaras la distriktoj Bitburg-Prüm norde, Bernkastel-Wittlich norde kaj oriente, Birkenfeld iom oriente, kaj al la distriktoj Sankt Wendel kaj Merzig-Wadern de la najbara federacia lando Sarlando sude. La eksterdistrikta urbo Trier komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto, kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]