Vallemaggia (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Vallemaggia)
Distrikto Vallemaggia
Blazono de la distrikto Vallemaggia
Vallemaggia
Mapo de la distrikto Vallemaggia
Kantono Tiĉino (administra divido)
Kantono Tiĉino
Ĉefloko Cevio
Koordinatoj  46° 19′ N 8° 39′ O / 46.317 °N, 8.650 °O / 46.317; 8.650 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ N 8° 39′ O / 46.317 °N, 8.650 °O / 46.317; 8.650 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5795 (2011-12-31)
Areo 569,5 km²
Loĝantardenseco 10,2 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2108
vdr


La distrikto Vallemaggia estas administra unuo de Kantono Tiĉino. Ĝi havis 5795 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉeloko estas la komunumo Cevio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Vallemaggia konsistas el la komunumoj de la meza kaj supra valo de la rivero Maggia, alfluanto de la Majora Lago.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto kiel la tuta Kantono Tiĉino estas oficiale itallingva kun la escepto de la plej supra vilaĝo Bosco/Gurin, kiu estas oficiale germanlingva kaj kie oni parolas valzan dialekton de la alemana lingvo. La itallingva loĝantaro efektive parolas tiĉinan dialekton de la lombarda lingvo.

Komunumoj de la distrikto Vallemaggia[redakti | redakti fonton]

La distrikto Vallemaggia konsistas (stato en 2011) el el 3 komunumaroj kun etute 8 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Maggia estas la plej granda. Jen la listo:

Komunumaro Lavizzara[redakti | redakti fonton]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Lavizzara Lavizzara 529 187.2 5323
Totale 1 529 187,2 --

Komunumaro Maggia[redakti | redakti fonton]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Avegno-Gordevio Avegno-Gordevio 1424 27.4 5324
Maggia Maggia 2464 111.3 5317
Totale 2 3888 138,5 --

Komunumaro Rovana[redakti | redakti fonton]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bosco/Gurin Bosco/Gurin 50 22.1 5304
Campo (Vallemaggia) Campo (Vallemaggia) 45 43.3 5307
Cerentino Cerentino 58 20.1 5309
Cevio Cevio 1174 151.4 5310
Linescio Linescio 79 6.6 5315
Totale 5 1376 243,5 --

Historio[redakti | redakti fonton]

Trovaĵoj el la kupra epoko pruvas, ke la valo jam en prahistoria epoko estis loĝata. Dum mezepoko la valo apartenis al la Paroĥaro Locarno, kies historion ĝi dividis ĝis kiam en la jaro 1398 la loĝantaro de la valo rifuzis la impostopagadon al la nobeluloj de Locarno kaj en la jaro 1403 formale disiĝis de Locarno. 1404 tio estis fiksita en kontrakto. En la jaro 1411 ĝis 1412 la valanoj provis liberiĝi de la influo de la Duklando Milano kaj aliĝis al Savojo, sed ĝi estis konkerita en la jaro 1416 de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1422 la valo denove venis sub al regadon de la Duklando de Milano. En 1430 la Valo de Lavizzar sukcesis, ke la duko de Milano donis al ĝi aŭtonomion de Vallemaggia. En la jaro 1513 la valo estis denove konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis unu el la sudalpaj voktejoj sub komuna regado de la Svisa Ĵurkomunumo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko Vallemaggia apartenis al la Kantono Lugano. En la jaro 1803 ĝi fariĝis distrikto de Kantono Tiĉino kun ĉefloko Cevio.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]