Distrikto Wegscheid

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Distrikto Wegscheid estis distrikto en distriktaro Malsupra Bavario en Germanio. Ĝi ekzistis ĝis la 1-a de julio 1972; tiam ĝia teritorio estis aldonita al distrikto Passau, same kiel la distrikto Griesbach im Rottal kaj multaj komunumoj el distrikto Vilshofen.

La aŭtokodo de la distrikto estis WEG. La distrikto havis 26 komunumojn; la plej grandaj estis Hauzenberg, Wegscheid, Untergriesbach kaj Obernzell. La distrikta ĉefloko Wegscheid estis unu el malmultaj germanaj distriktaj ĉeflokoj, kiuj ne havas urbajn rajtojn; la pli granda Hauzenberg en 1978 ricevis tiujn.

La blazono de la distrikto montris ruĝan lupon (lupo de Passau) apud tri horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj ruĝa, super korbo sur flava fono (vidu sub "eksteraj ligiloj").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]