Distrikto Weißeritz
| Distrikto Weißeritz | |
|---|---|
| Origina nomo | Weißeritzkreis |
| Lando | Germanio |
| Estas parto de | Saksio |
| Administra centro | Dippoldiswalde |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 124.091 |
| Loĝdenso | 162 hom./km² |
| Areo | 765 km² |
La Distrikto Weißeritz sur la mapo de Saksio |
|
| Aŭtaj kodoj | DW |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Weißeritz (germane: Landkreis) situas en la mezo de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Dippoldiswalde estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 765 km² loĝas 124.091 homoj; do meznombre 162 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Weißeritz estas signita per 21.
Najbaraj distriktoj estas okcidente Freiberg, norde Meißen, oriente Sächsische Schweiz. Nordoriente najbaras Dresdeno kaj sude la ĉeĥa distrikto Teplice.
La oficala germana nomo de la distrikto estas "Weißeritzkreis".
Ekde la 1-a de aŭgusto 2008 la distrikto Weißeritz unuiĝis kun la distrikto Sächsische Schweiz al la distrikto Sächsische Schweiz-Osterzgebirge.