Distrikto Weimarer Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Turingio
administra sidejo: Apolda
areo: 803 km²
enloĝantoj: 87032 (fine de decembro 2006)
aŭtokodo: AP

La distrikto Weimarer Land [prononco "Vajmara Lant"] - "lando de Vajmaro - situas en la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Apolda.

Najbaras la distriktoj Sömmerda kaj Burgenland norde, Saale-Holzland kaj la eksterdistrikta urbo Jena oriente, la distriktoj Saalfeld-Rudolstadt sude, Ilm sudokcidente kaj la eksterdistrikta urbo Erfurt okcidente. La eksterdistrikta urbo Vajmaro komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.

La regiono estas karakterizita per laŭdire aparta pejzaĝa beleco, kiun tra la jarcento laŭdis multaj poetoj kaj verkistoj. Ofte oni nomis la montetaran pejzaĝon "Toskano de la Nordo". La rivero Ilm trafluas la distrikton.

Aparte rimarkindaj estas

Krome menciinda vasta reto de biciklaj kaj migraj vojoj, kiujn promenante jam frekventis Johann Wolfgang von Goethe.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)