Distrikto Wernigerode

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la malnovaj distriktoj Halberstadt, Quedlinburg kaj Wernigerode kreiĝis la nova distrikto Harco (laŭ la montaro Harco). Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!


Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Distrikto Wernigerode
Origina nomo Landkreis Wernigerode
Wappen Landkreis Wernigerode.svg
Estas parto de Saksio-Anhalto
Administra centro Wernigerode
Loĝantaro (laŭ la stato de 2002) 94.556
Loĝdenso 119 hom./km²
Areo 797,60 km²
Distrikto Wernigerode sur la mapo de Saksio-Anhalto
Distrikto Wernigerode sur la mapo de Saksio-Anhalto
Aŭtaj kodoj WR
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Wernigerode (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Wernigerode estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 797,60 km² loĝas 94.556 homoj; do meznombre 119 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Wernigerode estas signita per 20.

Landkreise in Sachsen-Anhalt.png

Najbaraj distriktoj estas norde Halberstadt (8), oriente Quedlinburg (14), en la sudo la turingia distrikto Nordhausen kaj en la okcidento Goslar (Malsupra Saksio).