Distrikto Zwickau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Saksio
Administra urbo: Zwickau
Areo: 949 km²
Loĝantoj: 310838 (fine de decembro 2022)
Loĝantoj po km²: 356
Aŭtokodoj: nun Z, sed ankaŭ ankoraŭ uzatas la antaŭaj kodoj GC, HOT kaj WDA
Komunumoj: 33

La distrikto Zwickau (germane Landkreis Zwickau) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Zwickau. La distrikto kovras areon de 949 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 310838 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Chemnitzer Land, Zwickauer Land kaj el la antaŭe eksterdistrikta urbo Zwickau. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

situo de la distrikto ene de Saksio