Distrikto az Zaŭija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj: 32°45′0″N 12°43′0″O  /  32.75°N, 12.71667°O / 32.75; 12.71667 (Distrikto az Zaŭija)

Az Zaŭija
الزاوية
Shabiat Az Zawiyah since 2007.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Az Zaŭija
Areo 2 890 km²
Loĝantaro 290 993 (stato de 2006)
ISO-kodo LY-ZA
v  d  r
Information icon.svg

Az Zaŭija (arabe الزاوية, latinliterigo laŭ DMG az-Zāwiya) estas distrikto de Libio, en la nordokcidento de la lando. La distrikta ĉefurbo estas Az Zaŭija.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En la tuta distrikta teritorio laŭ statistikaj informoj el la jaro 2006 vivas 290 993 loĝantoj sur areo de sume 2 890 km². Norde la distrikto limas al la Mediteranea Maro, kaj enlande ĝi limas al la sekvaj libiaj distriktoj:

Administra historio[redakti | redakti fonton]

Kadre de la administra reformo de la jaro 2007 la antaŭe najbara distrikto Sabratha ŭa Surman estis integrita en la teritorion, kaj ankaŭ la norda parto de la ĝistiama distrikto Jafran, kies sudan parton ricevis la distrikto Al Ĝabal Al Garbi). Antaŭe la distrikto nomata Az Zaŭija laŭ la stato de la jaro 2003 havis 197 177 loĝantoj sur areo de sume 1 520 km². En la en 2007 aldonita teritorio situas la antikva urbo Sabrata, la plej okcidenta el la tri fenicaj urboj, kiuj en la antikva epoko konsistigis la "triurbaron" (greke Τρίπολης, Tripolis), el kies nomo evoluis la vortoj Tripolio kaj Tripolo.