Distrikto de Svislando

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of Arms of Switzerland.svg

En Svislando distrikto estas administra subdivido, kiu estas jure afero de la kantonoj. Ĉiu kantono en Svislando rilate administran dividon tute libera kaj do mem decidas, ĉu kaj se jes kiajn subdividojn (distriktoj, subdistriktoj ktp.) ĝi havas. Tial en Svislando necesas difini la nocion distrikto aparte en ĉiu kantono. Ex la nomoj malsamas, tiel ekzemple Berno parolas pri prefektdistiktoj, en Lucerno pri prefektejoj dum en Sankt-Galo estas elektodistriktoj. Ĝenerale distrikto estas administra divido inter kantono kaj komunumo. La kantonoj Grizono kaj Tiĉino krome konas subdistriktojn. En Kantono Apencelo Interna la tiel nomataj distriktoj kongruas kun la politikaj komunumoj. Por la distriktklasigado de la Svisa Federacia Oficejo por Statistiko la sendistriktaj kantonoj estas konsiderataj kiel po unu distrikto.

[redakti] Kantonoj sen distriktoj

Ekstera ligilo  Kantono Apencelo Ekstera
Ekstera ligilo  Bazelo Urba
Ekstera ligilo  Kantono Glaruso
Ekstera ligilo  Kantono Ĝenevo
Ekstera ligilo  Kantono Nidvaldo
Ekstera ligilo  Kantono Obvaldo
Ekstera ligilo  Kantono Ŝafhaŭzo (vidu ankaŭ Komunumoj de Kantono Ŝafhaŭzo)
Ekstera ligilo  Kantono Urio
Ekstera ligilo  Kantono Zugo (vidu ankaŭ Komunumoj de Kantono Zugo)

[redakti] La distriktoj en kantonoj kun distriktoj

Ekstera ligilo  En Kantono Argovio estas 11 distriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Apencelo Interna la distriktoj egalas al komunumoj. Estas 6 distriktoj respektive komunumoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Bazelo Kampara estas 5 distriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Berno estas 5 administraj regionoj kun entute 10 administraj distriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Friburgo estas 7 distriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Grizono estas 11 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 39 komunumarojn.
Ekstera ligilo  En Kantono Ĵuraso estas 3 distriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Lucerno estas 5 distriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Neŭŝatelo estas 6 distriktoj
Ekstera ligilo  En Kantono Sankt-Galo estas 8 elektodistrikoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Soloturno estas 10 distriktoj, kiuj estas kunigitaj al 5 Oficdistriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Ŝvico estas 6 distriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Tiĉino estas 8 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 38 subdistriktojn.
Ekstera ligilo  En Kantono Turgovio estas 8 distriktoj
Ekstera ligilo  En Kantono Valezo estas 14 distriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Vaŭdo estas 19 distriktoj.
Ekstera ligilo  En Kantono Zuriko estas 12 distriktoj.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj