Distriktoj de Israelo
Ekzistas ses (ĉefaj) distriktoj de Israelo, hebree nomataj מחוזות ("meĥocot", plurale; singulare maĥoc) kaj 15 subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa). Ĉiu subdistrikto siavide dividiĝas je pluraj "naturaj regionoj", da kiuj ekzistas sume 50.
La distrikto Judio kaj Samario (vidu sube), en Esperanto internacie kutime nomata Cisjordanio, havas apartan statuson, ĉar ĝi ne estis teorie aneksita de la israela ŝtato (kvankam praktike la israela ŝtato regas la teritorion).
Enhavo |
Distrikto Jerusalemo [redakti]
- Nomo de la distrikto: Jerusalemo (hebree מחוז ירושלים, Meĥoc Jeruŝalajim).
- distrikta ĉefurbo: Jerusalemo
- subdistriktoj: neniuj subdistriktoj
Norda distrikto (haCafon) [redakti]
- Nomo de la distrikto: Norda distrikto (hebree מחוז הצפון, Meĥoc haCafon).
- distrikta ĉefurbo: Nazareto
- subdistriktoj:
Distrikto Ĥajfo [redakti]
- Nomo de la distrikto: Ĥajfo (hebree מחוז חיפה, Meĥoc Ĥajfa).
- distrikta ĉefurbo: Ĥajfo
- subdistriktoj:
- Ĥajfo
- Ĥadera
Centra distrikto (haMerkac) [redakti]
- Nomo de la distrikto: Centra distrikto (hebree מחוז המרכז, Meĥoc haMerkac).
- distrikta ĉefurbo: Ramlo
- subdistriktoj:
- haŜaron
- Petaĥ Tikva
- Ramlo
- Reĥovot
Distrikto Tel-Avivo [redakti]
- Nomo de la distrikto: Tel-Avivo (hebree מחוז תל אביב, Meĥoc Tel-Aviv).
- distrikta ĉefurbo: Tel-Avivo-Jafo
- subdistriktoj: neniuj subdistriktoj
Suda distrikto (haDarom) [redakti]
- Nomo de la distrikto: Suda distrikto (hebree מחוז הדרום, Meĥoc haDarom).
- distrikta ĉefurbo: Be'er Ŝeba
- subdistriktoj:
- Aŝkelon
- Be'er Ŝeba
Distrikto Judio kaj Samario* [redakti]
distrikto Judio kaj Samario (Meĥoc Jehuda veŜomron).
Plej granda nur-hebrea setlejo: Ma'ale Adumim (plej grandaj urboj sume Ramallah kaj Hebron)
* La distrikto Judio kaj Samario (en Esperanto internacie kutime nomata Cisjordanio) havas apartan statuson, ĉar ĝi nek estas oficiale aneksita de la israela ŝtato nek la Unuiĝintaj Nacioj agnoskas ĝin parto de la ŝtata teritorio de Israelo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- politika mapo de Israelo inkluzive de la distriktoj kaj iliaj ĉefurboj, en la retejo mapsofworld.com
- detalaj statistikaj informoj pri ĉiuj distriktoj, subdistriktoj kaj naturaj regionoj en israela registara retejo (angle)
Jerusalemo (מחוז ירושלים) | Norda distrikto (מחוז הצפון) | Ĥajfo (מחוז חיפה) | Centra distrikto (מחוז המרכז) | Tel-Avivo (מחוז תל אביב) | Suda distrikto (מחוז הדרום)