Ditirambo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ditirambo, el la gr. διθύραμβος, estis ĥora kanto kiu celis, dum oferbuĉo de viktimo, estigi kolektivan ekstazon helpe de ritmaj korpmovoj, ovacioj kaj ritaj elvokoj. Tiu ĉi religimuzika manifestacio okazis, en la antikva Grekio, dum la celebradoj de la festoj de Dionizo. La partoprenantoj de la ditiramba ĥoro ordinare sin vestis kiel satirusoj. Ekde la VII-VI jarcentoj a.K., disvolviĝis, en la helena mondo, la lirika ĥoro kaj ditirambo fariĝis literaturo. Ditirambo ankaŭ sinonimas: lirika entuziasma poemo kaj entuziasmaj laŭdoj.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj