Ditzum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ditzum
Blazono
Ditzum (Germanio)
Ditzum (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Leer
Urborajtoj
Politiko
Komunumestro Johann Tempel
Partio de komunumestro Nepartia
Demografio
Loĝantaro 670
Geografio
Geografia situo 53° 19′ N, 7° 17′ O (mapo)53.3147222222227.2819444444444Koordinatoj: 53° 19′ N, 7° 17′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 0 m
Areo 20,39 km²
Oficiala retejo
vdr

Ditzum estas vilaĝo en la nordokcidenta parto de la germana federacia lando Malsupra Saksio, kiu situas ĉe la elfluejo de la rivero Emso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ditzum, kiu apartenas al la regiono Rheiderland, estas parto de la komunumo Jemgum en la distrikto Leer. Ĝi estas rifuĝmonteta vilaĝo, kiu ekestis en la 8-a jarcento ĉe la rivero Emso. Ditzum havas longan historion kiel fiŝista vilaĝo. En la haveno ankoraŭ estas ŝipfarejo kie oni konstruas lignajn ŝipojn. Ĝis en la 1970-aj jaroj tie ankaŭ brikofabriko aktivis. Ekde la la lasta kvarono de la 20-a jarcento Ditzum sin evoluis pli al turista vilaĝo. En 1995 ĝi ricevis kiel ununura loko en la distrikto Leer la titolon "staatlich anerkannter Erholungsort" (ŝtate agnoskita ripozamuzejo).

La silueto de Ditzum estas markita per la evangelie-reformita kirko kaj la ventmuelejo. Alia vidindaĵo estas la apud la haveno situanta Siel, unu el la lastaj funkciantaj malnovaj defluigaj kluzoj de Orienta Frislando.

El Ditzum estas praminterligoj kun Borkum, Emden kaj Delfzijl.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]