Divertikulito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Divertikulito
malsano • simptomo aŭ signo

Dika intesto (subaĵa aŭ sigmoida kojlo), kie oni povas vidi multoblajn divertikulojn. Notu, kiel la divertikuloj ambaŭflanke prezentiĝas sur la laŭlonga muskolfasko (la anatoma tenio). Oni centimetre montras la skalon.

Dika intesto (subaĵa aŭ sigmoida kojlo), kie oni povas vidi multoblajn divertikulojn. Notu, kiel la divertikuloj ambaŭflanke prezentiĝas sur la laŭlonga muskolfasko (la anatoma tenio). Oni centimetre montras la skalon.
KIM-10 K57 - K55
Klinika bildo
Trafita sistemo Gastroentera traktuso
vdr

Divertikulito estas gastroentera malsano en kiu divertikuloj, poŝetoj ene de la intestvando, inflamas.[1]

La simptomoj tipe inkluzivas subitan komencon de abdomena doloro en unu el la du malsupraj kvadrantaj, sed la atako povas daŭri kelkajn tagojn. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo la doloro kutimas prezentiĝi maldekstraflanke, kvankam en Azio kaj Afriko ofte dekstraflanke.[2][3] Povas ankaŭ esti febro, naŭzo, laksomallakso, kaj povas esti sango en la fekaĵo.[1] Ripetitaj atakoj povas okazi.[2] Kvankam la kialo estas necerta, ĉiuj ĉi — obezeco, manko de korpekzercado, fumado kaj nesteroidaj kontraŭinflamigaj drogoj — eble estas riskfaktoroj, sed la rolo de dieta fibro estas necerta.[2]

Havi poŝetojn ene de la dika intesto, kiuj ne inflamas, nomiĝas divertikulozo.[1] En 10 ĝis 25 procentoj de pacientoj kun divertikulozo, la kondiĉo, pro bakteria infekto, iam aŭ tiam fariĝos divertikuliton.[2][4] Oni povas diagnozi la kondiĉon per sanga provo, komputila tomografio, kojloskopiokojlokontrasta bariklistero La diferenciga diagnozo inkluzivas agaciĝan intestan sindromon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Diverticular Disease Arkivigite je 2016-10-04 per la retarkivo Wayback Machine", (Esperante, “Divertikula malsano”), [www.niddk.nih.gov National Institue of Diabetes and Digestive and Kidney Diseases] (Usono), septembro 2013. Alirita la 22-an de oktobro 2016.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Antonio TURSI, "Diverticulosis today: unfashionable and still under-researched", (esperante, “Divertikulito hodiaŭ: malmoda kaj ankoraŭ sub-esplorita”) en Therapeutic advances in gastroenterology. 9 (2): 213–28. COI: 10.1177 / 1756283x15621228. PMC 4749857, PMID 26929783.
  3. FOX, Jeffrey M. kaj Neil H. STOLLMAN, "Diverticular Disease of the Colon" (Esperante, “Divertikulaj malsanoj de la kojlo”), 117-a ĉapitro de Mark Feldman, Lawrence S. Friedman kaj Lawrence J. Brandt (redaktistoj), Sleisenger and Fordtran’s Gastrointestinal and Liver Disease: pathophysiology, diagnosis, management. Naŭa eldono. Philadelphia: Saunders Elsevier, 2010. p 2084. ISBN 978-1-4160-6189-2.
  4. Costi D. SIFRI kaj Lawrence C. MADOFF, Diverticulitis and Typhlitis (Esperante, “Divertikulito kaj tiflito”), 81-a ĉapitro de John E. Bennett, Raphael Dolin kaj Martin J. Blaser (redaktistoj), Mandell, Douglas, and Bennett’s Principles and Practice of Infectious Diseases. Oka eldono. Philadelphia: Saunders Elsevier, 2015. p. 986. ISBN 978-1-4557-4801-3.