Divesoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dives)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Divesoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Dives
Genroj de subdivizioj

Dives atroviolacea
Dives dives
Dives warszewiczi

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

DivesojDives estas genro de neotropikaj birdoj de la familio de Ikteredoj. Ĝi enhavas tri speciojn:

Evidente la Kuba diveso loĝas en Kubo, la Kantodiveso aŭ Melodia diveso loĝas en Meksiko kaj Centrameriko kaj la Perua diveso en Ekvadoro kaj Peruo.

La tri specioj aspektas similaj, kun plumaroj el brunecnigra de junuloj al nigra kun irizecoj (verda, blua aŭ viola) ĉe plenkreskuloj, iom pli irizeca ĉe maskloj. La nudaj (senplumaj) partoj estas nigraj kaj la okuloj estas malhelbrunaj. La supra bordo de la beko estas kurbeca, ne ebena kiel ĉe multaj aliaj ikteredoj, kaj la beko havas iom da hoko ĉepinte. La kantoj estas variaj kaj agrablaj. Se la teritorioj de la Kantodiveso kaj la nordaj populacioj de la Perua diveso koincidas, ili estus nedistingeblaj en naturo krom pro la voĉo, kaj kelkaj fakuloj kunigas ambaŭ speciojn en ununuran; aliflanke kelkaj disigas la Peruan diveson en du speciojn.

Ĉiuj tri loĝas en malfermaj habitatoj, inklude agrikulturan teron, kaj adaptiĝis bone al homa ĝenado.

Tiu genro ŝajne estas la plej proksime rilata al Euphagus kaj Quiscalus. La vorto Dives de la scienca nomo signifas “fekunda”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]