Dividismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolor-stelo de Charles Blanc, kiu influis dividisman teorion

Dividismo (france Divisionnisme) estas pentra teĥniko kiu konsistas el almeto sur materialon de malgrandaj apudmetitaj puraj kolor-makuloj. Dividismo estas karakteriza de Nov-impresionisma pentrado difinita per la divido de koloroj en individuajn punktojn kiuj optike inter-agas.

Devigante la okulojn kaj cerbon de spektanto kombini kolorojn, dividistoj kredis atingi science plej eblan maksimumon de lumeco.

Fondintoj kaj teoriistoj

Georges Seurat fondis tiun stilon ĉirkaŭ 1884, baziĝante sur sciencaj teorioj de Michel Eugène Chevreul kaj liaj laboroj pri simultana kontrasto de koloroj, de Ogden Rood kaj Charles Blanc kaj lia kolor-stelo. Paul Signac, kiu verkis « De Eugène Delacroix al nov-impresionismo », estis la ĉefa teoriisto de dividismo.

Punktismo

Dividismo estas pli teĥnika varianto de alia stilo, punktismo, kiu specife difiniĝas per uzo de punktoj de pentro kaj ne nepre fokusiĝante al apartigo de koloroj. La diferenco inter ambaŭ teĥnikoj estas ke la penik-tuŝoj de dividistoj estas pli longaj kaj pli variaj ol tiuj de punktistoj kiel Georges SeuratPaul Signac kiuj ŝprucigas malgrandajn kolor-punktojn sur siajn kanvasojn.

Konkreta ekzemplo

Dum antaŭe farb-miksaĵoj fariĝis sur la paletro de pentristo, dividistoj apudmetas du purajn kolorojn rekte sur la kanvason. Tiamaniere, malgranda blua makulo metita apud malgrandan flavan makulon donas impreson de verda koloro sur la retino de la observanto.

Bibliografio

  • Gaetano Previati, tradukita el la itala fare de V. Rossi-Sacchetti, Les principes scientifiques du divisionnisme, (la technique de la peinture), Parizo: A. Grubicy, 1910

Vidu ankaŭ