Djula
El Vikipedio
Djula (ukraine Дюла, ruse Юливци (Julivci), Julivci-Vinogradov, hungare Szőlősgyula, rumane Jula) estas vilaĝo en Subkarpatio, Ukrainio. Ĝi situas ĉe piedoj de la Avas-monto, rojo Batár, 20 km sudoriente de Nagyszőlős, apartenas al Feketeardó.
Ĝi havas 1355 loĝantojn, el kiuj 1321 estas hungaroj.
[redakti] Turismaĵoj
La reformata preĝejo estas el la 15-a jarcento, ĝi apartenas ekde 1580 al la reformata eklezio. Ĝia turo estis malkonstruita en 1955 post fulmobato. La ligna sonorilstablo estis konstruita en 1977.

