Djula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Djula
Transkarpata provinco en Ukrainio
Transkarpata provinco en Ukrainio
vilaĝo en Ukrainio
Ukraina provinco
Ukraina provinco Transkarpatio
Administrado
Ukraina nomo Дюла
Rusa nomo Юливци [julivci]
Hungara nomo Szőlősgyula [sOloŝdjula]
Geografio
Areo 2 km²
Supermara alteco 137 m
Demografio
Loĝantaro 1420
Poŝtkodo 90364
Telefonprefikso +380 3143
Aŭtokodo AO
Horzono UTC+2, somere UTC+3


Djula (Transkarpatio)
Djula (Transkarpatio)
DMS
Djula
Djula
Djula
Situo de Djula en mapo de Transkarpatio
vdr

Djula estas ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv, en municipo de Ĉornotisiv.

48° 2′ 3″ N 23° 4′ 40″ O / 48.03417 °N, 23.07778 °O / 48.03417; 23.07778 (mapo)Koordinatoj: 48° 2′ 3″ N 23° 4′ 40″ O / 48.03417 °N, 23.07778 °O / 48.03417; 23.07778 (mapo)

Situo

Djula situas ĉe piedoj de la Avas-monto, laŭ rojo. Vinohradiv troviĝas je 20 km-oj.

Historio

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1337 laŭ tiama hungara ortografio "Giula". En 1717 la tataroj tie batalis kontraŭ la loĝantoj. En 1867 pro epidemio multe da infanoj mortis. Ĝis Traktato de Trianon Szőlősgyula apartenis al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis pro la unua Arbitracio de Vieno. Ekde 1945 Julivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio, kiel Djula. Nuntempe vivas tie 1355 loĝantoj, el kiuj 1321 estas hungaroj.

Vidindaĵoj

La kalvinana preĝejo konstruiĝis en la 15-a jarcento, ĝi apartenas ekde 1580 al la kalvinana eklezio. Ĝia turo estis malkonstruita en 1955 post fulmobato. La ligna sonorilostablo estis konstruita en 1977. Memore al la gulaga deportado en 1990 oni faris monumenton.

Famuloj

Fontoj

  • ukraina kaj hungara paĝoj