Dlhé Pole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dlhé Pole
hungare: Trencsénhosszúmező, germane: Langenfeld
municipo
Oficiala nomo: Dlhé Pole
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Kysuce
Situo Dlhé Pole
 - alteco 536 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 33″ N 18° 37′ 53″ O / 49.30917 °N, 18.63139 °O / 49.30917; 18.63139 (mapo)
Areo 41,0254 km² (4 102,54 ha)
Loĝantaro 1 955 (31.12.2011)
Denseco 47,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1320
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 013 32
Telefona antaŭkodo +421-41
NUTS 517500
Aŭtokodoj ZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Dlhé Pole, Žilina District
Retpaĝo: www.obecdlhepole.sk
Portalo pri Slovakio

Dlhé Pole (hungare Trencsénhosszúmező [trenĉEnhosUmezO], germane Langenfeld) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La loknomo en ĉiuj lingvoj (ankaŭ latine) signifas: longa kampo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Dlhé Pole situas en longa valo de rojo, meze de sakovojo. Žilina troviĝas je 17 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1320 en latina formo "Longus Campus" (=longa kampo), kiel apartenaĵo de Mateo Csák. La germana kaj parte slava loknomo "Langenfelt vel Dlwhe Pole" aperis en 1385. En 1598 oni komputis tie 26 domojn kaj muelejon, en 1720 62 familiojn pagantajn impostojn kaj 2 muelejojn. En 1784 2865 vilaĝanoj loĝis tie, en 1828 3114 vilaĝanoj loĝis en 404 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Dlhepole, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Trencsénhosszúmező 3832 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bytča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dlhé Pole 2096 homoj, (2071 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]