Dmitrij Mendelejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dmitri MENDELEEV)
Dmitrij Mendelejev
Portreto de Mendelejev fare de Ilja Repin, 1885
Persona informo
Дмитрий Иванович Менделеев
Naskonomo Дмитрій Ивановичъ Менделѣевъ
Naskiĝo 8-a de februaro 1834
en Tobolsk, Rusia Imperio
Morto 2-a de februaro 1907
en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Literatorskie mostki vd
Religio diismo vd
Lingvoj rusagermanafranca vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Main Pedagogical Institute • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Teknologio vd
Subskribo Dmitrij Mendelejev
Familio
Patro Ivan Pavlovich Mendeleyev vd
Edz(in)o Anna Ivanova Popova • Feozva Nikitichna Leshcheva vd
Infanoj Vladimir Mendeleev • Lyubov Blok • Vasiliy Mendeleev vd
Profesio
Okupo kemiistofizikisto • universitata instruisto • ekonomikisto vd
Laborkampo kemiisto
Doktoreca konsilisto Aleksandro Voskresenskij vd
Fama pro perioda sistemo de kemiaj elementoj
Verkado
Verkoj perioda tabelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dmitrij Ivanoviĉ MENDELEJEV (ruse Дмитрий Иванович Менделеев,[1] transliterumita al Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev, 8-a de februaro 1834, Tobolsk2-a de februaro 1907, Sankt-Peterburgo), estis eminenta rusia kemiisto kaj inventisto, kies plej konata eltrovaĵo estas la Perioda leĝo de kemiaj elementoj, laŭ kiu li kompilis periodan sistemon de kemiaj elementoj kaj uzis ĝin por korekti la propraĵojn de kelkaj jam malkovritaj elementoj kaj ankaŭ por antaŭdiri la propraĵojn de ok elementoj ankoraŭ malkovrotaj. Poste, sciencistoj povis certigi pri la ekzisto de aliaj elementoj en la perioda tabelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Maria Dmitrievna Mendelejeva, patrino de Mendelejev.
Ivan Pavloviĉ Mendelejev, patro de Mendelejev.

Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev naskiĝis la 8-an de februaro 1834 (la 27-an de januaro, laŭ la tiam uzata kalendaro) en vilaĝo ĉe Tobolsk, Siberio. Li estis la dekkvara filo en la familio de direktoro de Tobolska gimnazio — Ivan Pavloviĉ Mendelejev - kaj de Maria Dmitrievna Mendeleeva (denaske Kornilieva). Lia avo estis Pavel Maksimoviĉ Sokolov, pastro de Rusa Ortodoksa Eklezio el la regiono de Tvero.[2] Ivan, kun siaj gefratoj, akiris novajn familinomojn dum li estis ĉe la teologia seminario.[3]

Mendelejev estis edukita kiel ortodoksa kristano, kaj lia patrino kuraĝiĝis lin "pacience serĉi dian kaj sciencan veron."[4] Lia filo poste informos, ke li eliris el la Eklezio kaj venis al ia formo de deismo.[5]

Mendelejev estas konsiderata la plej juna el ĉu 11, 13, 14 aŭ 17 gefratoj;[6] kies preciza nombro diferencas inter fontoj.[7] Lia patro estis instruisto de fajnaj artoj, politiko kaj filozofio. Malfeliĉe por la financa bonfarto de la familio, lia patro blindiĝis kaj perdis sian instruistan postenon. Lia patrino estis devigita labori kaj ŝi restartis sian familian abandonitan vitrofaktorion. Kiam li estis 13-jaraĝa, post la morto de sia patro kaj la detruo de la faktorio de sia patrino pro incendio, Dmitrij ekstudis en Tobolska gimnazio.

En 1849, lia patrino veturigis Mendelejev tra tuta Rusio el Siberio al Moskvo kun la celo havigi al Mendelejev tre altan edukon. La universitato en Moskvo ne akceptis lin. La patrino kaj lia filo pluis al Sankta Peterburgo nome patra alma mater kreskoloko. La tiam malriĉa Mendelejeva familio relokiĝis en Sankta Peterburgo, kie li eniris en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1850. Post gradiĝo, li eksuferis tuberkulozon, kio devigis lin translokiĝi al la Krimea Duoninsulo en la norda marbordo de la Nigra Maro en 1855. Tie li iĝis scienca instruisto de la gimnazio nº 1 de Simferopolo. En 1857, li revenis en Sanktan Petersburgon kun tute restaŭrita sano.

En la jaro 1855 li finis la fizikan-matematikan fakultaton de la ĉefa pedagogia instituto en Sankta Peterburgo. La sciencista konsilio aljuĝis al li la titolon «Ĉefa instruisto» kaj gratifis lin per ora medalo. En la jaro 1856 Mendelejev brile defendis disertacion, sukcese tralegis enkondukan lekcion «Strukturo de silikataj komponaĵoj». Dum la jaroj 18551856 li estis instruisto de gimnazio ĉe Riŝeljea liceo en Odesa.

Inter 1859 kaj 1861, li laboris pri la kapilareco de likvoj kaj la funkciado de la spektroskopo en Heidelberg. Poste en 1861, li publikigis lernolibron nome Organika Kemio.[8] Tio havigis al li la Premion Demidov de la Petersburga Akademio de Sciencoj.[8]

La 4an de Aprilo 1862, li engaĝiĝiis kun Feozva Nikitiĉna Leŝĉeva, kaj ili geedziĝis la 27an de Aprilo 1862 en la preĝejo de la Nikolaeva Inĝenierada Instituto en Sankta Peterburgo (kie li estis instruinta).[9]

Mendelejev iĝis profesoro de la Sankt-Peterburga Teknologia Instituto kaj en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1864,[8] kaj 1865, respektive. En 1865, li iĝis Doktoro pri Scienco per sia disertacio "Pri la kombinaĵoj de akvo kun alkoholo". Li atingis postenecon en 1867 en la Sankt-Peterburga Universitato kaj ekinstruis neorganikan kemion, sukcedante post Voskresenskij en tiu posteno;[8] ĉirkaŭ 1871, li estis transforminta Sankt-Peterburgon en internacie rekonata centro por kemia esplorado.

Perioda tabelo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Perioda tabelo.
Perioda tabelo de Mendelejev de 1871.

En 1863, estis 56 konataj elementoj kaj novaj elementoj estis malkovritaj je proporcio de proksimume po unu jare. Aliaj sciencistoj estis identigintaj periodecon de elementoj. John Newlands priskribis la Leĝon de Oktavoj, notante ties periodecon laŭ la relativa atompezo en 1864, kaj publikigis ĝin en 1865. Lia propono identigis la potencialon por novaj elementoj kiaj germaniumo. La koncepto estis kritikita kaj lia plinovigo ne estis agnoskita de la Societo de Kemiistoj ĝis 1887. Alia persono kiu proponis periodan tabelon estis Lothar Meyer, kiu publikigis artikolon en 1864 priskribante 28 elementojn klasigitajn per sia valento, sed sen antaŭdiroj pri novaj elementoj.

Iĝinte instruisto en 1867, Mendelejev verkis Principojn de Kemio (ruse Основы химии), kiu iĝis la definitiva lernolibro siatempe. Ĝi estis publikiita en du volumoj inter 1868 kaj 1870, kaj Mendelejev verkis ĝin dum li estis preparanta lernolibron por sia kurso.[8] Tiu estas la momento kiam li faris sian plej gravan malkovron.[8] Dum li klopodis klasigi la elementojn laŭ ties kemiaj proprecoj, li notis modelojn kiuj kondukis lin al postulado de sia perioda tabelo; li plendis, ke li viziis la kompletan aranĝon de la elementoj dum unu sonĝo:[10][11][12][13][14]

Citaĵo
 Mi vidis en sonĝo tabelon en kiu ĉiuj elementoj falis en loko kiel postulite. Vekiĝinte, mi tuj verkis ĝin sur paperpeco, kaj nur en unu loko mi faris korekton kiu poste ŝajnis necesa. 
— Mendelejev, kiel citita de Inostrantzev[15][16]
Skulptaĵo honora al Mendelejev kaj la perioda tabelo, en Bratislavo, Slovakio.

Senkonscia pri la pli frua laboro pri periodaj tabeloj en la 1860a- jaroj, li faris la jenan tabelon:

Cl 35.5 K 39 Ca 40
Br 80 Rb 85 Sr 88
I 127 Cs 133 Ba 137

Aldonante aldonajn elementojn laŭ tiu modelo, Mendelejev disvolvigis etendan version de la perioda tabelo.[17][18] La 6an de Marto 1869, li faris formalan prezentadon al la Rusa Kemia Societo, titolita La dependo inter la proprecoj de la Atomaj Pezoj de la Elementoj, kiu priskribis elementojn kongrue kun la atoma pezo (nune nomata relative atoma maso) kaj kun la valento.[19][20] Tiu prezentado asertis, ke

  1. La elementoj, se aranĝitaj laŭ sia atoma pezo, montras ŝajnan periodecon de proprecoj.
  2. Elementoj kiuj estas similaj rilate al siaj kemiaj proprecoj aŭ havas similajn atompezojn (ekz., Pt, Ir, Os) aŭ havas siajn atompezojn pliiĝintaj regule (ekz., K, Rb, Cs).
  3. La aranĝo de elementoj en grupoj de elementoj en la ordo de siaj atompezoj korespondas al ties tiel nomitaj valentoj, same kiel, je ioma etendo, al ties distingaj kemiaj proprecoj; kiel ŝajnas okazanta inter aliaj serioj en tiu de Li, Be, B, C, N, O, kaj F.
  4. La elementoj kiuj estas la plej amplekse disvastigitaj havas malgrandajn atompezojn.
  5. La magnitudo de la atompezo determinas la trajtojn de la elemento, ĝuste kiel la magnitudo de la molekulo determinas la trajtojn de kombinaĵo.
  6. Oni devas atenti pri malkovro de multaj ankoraŭ nekonataj elementoj – por ekzemplo, du elementoj, similaj al aluminio kaj al silicio, kies atompezoj estus inter 65 kaj 75.
  7. La atoma pezo de elemento povas foje esti modifita depende de la kono de ties apudaj elementoj. Tiel la atoma pezo de teluro devas esti inter 123 kaj 126, kaj ne povas esti 128. (La atoma pezo de la teluro estas 127.6, kaj Mendelejev eraris en sia kompreno ke la atoma pezo devas pliigi sian lokon en periodo.)
  8. Kelkaj karakteraj proprecoj de elementoj povas esti antaŭdiritaj el ties atomaj pezoj.

Mendelejev publikigis sian periodan tabelon por ĉiuj konataj elementoj kaj antaŭvidis kelkajn novajn elementojn por kompletigi la tabelon en rus-lingva ĵurnalo. Nun kelkajn monatojn poste, Meyer publikigis virtuale identan tabelon en german-lingva ĵurnalo.[21][22] Mendelejev havas la distingon akurate esti antaŭdiranta la proprecojn de tio kion li nomis «ekasilicio», «ekaaluminio» kaj «ekaboro» (nome germaniumo, galiumo kaj skandio, respektive).[23][24]

A shiny gray 5-centimeter piece of matter with a rough surface.
Uraninito, konata ankaŭ kiel peĉblendo, estas la plej ofta erco minita por elfosi uranion.

Mendelejev ankaŭ proponis ŝanĝojn en la proprecoj de iom konataj elementoj. Antaŭ lia laboro, oni supozis, ke uranio havas valenton 3 kaj atompezon ĉirkaŭ 120. Mendelejev konstatis, ke tiuj valoroj ne kongruas en lia perioda tabelo, kaj duobligis kaj la valenton 6 kaj la atompezon 240 (proksime al la nuntempa valoro de 238).[25]

Pri siaj antaŭviditaj tri elementoj, li uzis la prefiksojnn eka, dvi, kaj tri (en Sanskrito unu, du, tri) en sia nomado. Mendelejev pridubis kelkajn el la tiutempe akceptitaj atompezoj (ili povis estis mezurataj nur per relative malalta akurateco tiutempe), indikante, ke ili ne korespondas al tiuj sugestitaj de lia Perioda Tabelo. Li notis, ke la teluro havas pli altan atompezon ol jodo, sed li metis ilin en la ĝusta ordo, erare antaŭdirante, ke li akceptis, ke la atompezoj de tiutempo estis eraraj. Li estis kapturniĝante pri kien meti la konatajn lantanidojn, kaj antaŭdiris la ekzistadon de alia strio de la tabelo kiu enhavu la aktiniidojn, kiuj estis kelkaj el la plej pezaj en atompezo. Kelkaj personoj kontraŭis Mendelejev-on pro antaŭdiri, ke estus pliaj elementoj, sed oni pruvis, ke li pravas, kiam Ga (galiumo) kaj Ge (germaniumo) estis trovitaj en 1875 kaj 1886 respektive, kongruante perfekte en la du malplenajn spacojn.[26]

Uzante sanskritlingvajn prefiksojn pr la nomo de la "neaperintaj" elementoj, Mendelejev povis registri sian ŝuldon al la sanskritaj gramatikistoj de antikva Hindio, kiuj estis kreintaj prilaboritajn teoriojn pri lingvoscienco bazite sur sia malkovro de du-dimensiaj modeloj de parolsonoj (eble plej rimarkinde ekzempligita de la Ŝivasutroj en la sanskrita gramatiko de Pāṇini). Mendelejev estis amiko kaj kolego de la Sanskritisto Otto von Böhtlingk, kiu estis preparante la duan eldonon de sia libro pri Pāṇini[27] ĉirkaŭ tiu tempo, kaj Mendelejev deziris honori al Pāṇini per sia nomenklaturo.[28][29][30]

La origina skizo farita de Mendelejev estos trovita jarojn poste kaj publikigita laŭ la nomo Provizora Sistemo de Elementoj.[31]

Dmitri Mendelejev estas ofte referencata kiel la Patro de la Perioda Tabelo. Li nomis sian tabelon, aŭ matricon, "la Perioda Sistemo".[32]

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

Dmitrij Mendelejev.

Ekde la jaro 1876 li estis membro-korespondanto (antaŭakademiano) de la Sankt-Peterburga Scienca Akademio, kaj nur dum la jaro 1860 li estis kandidatigita por iĝi plena akademiano, sed ne estis akceptita, kio elvokis akran publikan proteston. Fakte, jam en 1876, li estis obsediĝinta je Anna Ivanova Popova kaj komencis klopodi altiri ŝin; en 1881 li proponiĝis al ŝi kaj minacis per memmortigo se ŝi malakceptos lin. Lia divorco el Leŝŝĉeva estis finigita unu monaton post li edziĝis al Popova (la 2an de Aprilo[33]) komence de 1882. Eĉ post la divorco, Mendelejev estis teknike bigamiisto; la Rusa Ortodoksa Eklezio postulis almenaŭ sep jarojn antaŭ nova laŭleĝa regeedzeco. Lia divorco kaj la pria polemiko kontribuis al malsukceso esti akceptita en la Rusa Akademio de Sciencoj (spite sian internacian famon jam tiem). Lia filino el lia dua geedzeco, Ljubov, iĝis edzino de la fama rusa poeto Aleksandro Blok. Liaj aliaj infanoj estis filo Vladimir (maristo, kiu partoprenis en fama Orienta Vojaĝo de carido Nikolao) kaj filino Olga, el lia dua geedzeco kun Feozva, kaj filo Ivan kaj ĝemeloj el Anna.

Kvankan Mendelejev estis amplekse honorigita fare de sciencaj organizaĵoj tra tuta Eŭropo, kiel (en 1882) per la Medalo Davy el la Reĝa Societo de Londono (kiu poste honorigis lin per la Medalo Copley en 1905),[34] la 17-an de Aŭgusto 1890 li lasis la Sankt-Peterburgan Universitaton pro konflikto kun ministro de klerigo, kiu dum studenta protesto rifuzis ricevi de Mendelejev studentan peticion. Li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Societo en 1892,[35] kaj en 1892 Mendelejev estis sciencisto-gardisto de la Deponejo de specimenaj mezuroj kaj pezoj, kiu dum 1893 pro lia iniciato estis reformita en la Servon de Pezoj kaj Mezuroj (nun ĝi estas la Tutrusia Scienc-esplora Metrologia Instituto D. M. Mendelejev), posteno kiun li okupis ĝis sia morto.[36]

Mendeleev ankaŭ esploris la komponon de nafto, kaj helpis fondi la unuan naftorafinejon en Rusio. Li agnoskis la gravon de la nafto kiel fonto por petrokemiaĵoj. Oni atribuas al li rimarkon ke bruli nafton kiel brulaĵon "estus kvazaŭ ekfajrigi kuirmaŝinon el monbiletoj".[37]

Mendelejev, Alfred Werner, Adolf von Baeyer, kaj aliaj elstaraj kemiistoj.

En 1905, Mendelejev estis elektita membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. La venonta jaro la Nobel Kommitato pri Kemio rekomendis la Svedan Akademion atribui la Nobel-premion pri kemio de 1906 al Mendelejev pro sia malkovro de la perioda sistemo. La Kemia Sekcio de la Sveda Akademio apogis tiun rekomendon. Oni supozis, ke tiam la Akademio aprobos la elekton de la Komitato, kiel ĝi estis farinta en preskaŭ ĉiu simila okazo. Neatendite, en la plenuma kunsido de la Akademio, malkonsenta membro de la Nobel Komitato, nome Peter Klason, proponis la kandidatecon de Henri Moissan kiun li favoris. Svante Arrhenius, kvankam li mem nemembro de la Nobel Komitato pri kemio, havis grandan influon en la Akademio kaj ankaŭ premis por atingi la malakcepton de Mendelejev, argumentante, ke la perioda sistemo estis tro malnova por agnoski ties malkovron en 1906. Laŭ samtempuloj, Arrhenius estis motivita de la kverelo kiun li tenis kontraŭ Mendelejev pro lia kritiko al la dissocia teorio de Arrhenius. Post ardaj diskutoj, la majoritato de la Akademio elektis Moissan per diferenco de nur unu voĉdono.[38]

Dmitri Mendelejev, 1890-aj jaroj.

La klopodoj nomumi Mendelejev en 1907 estis denove frustritaj per la absoluta kontraŭo de Arrhenius.[39] Ĉiuokaze Mendelejev membris en multaj sciencaj akademioj kaj sciencaj societoj. Li estis unu el fondintoj de la Rusa Fizik-kemia Societo (1868).

Mendelejev mortis la 2-an de februaro 1907 estante 72-jaraĝa en Sankta-Peterburgo pro gripo. Liaj lastaj vortoj estis direktitaj al sia kuracisto: "Doktoro, vi havas sciencon, mi havas fidon," kio estis eble citaĵo el Jules Verne.[40] Li estis enterigita en la Vojetoj de la Literaturistoj de la Volkovskoje tombejo.

Inventaĵoj kaj eltrovaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mendelejev estis la aŭtoro de fundamentaj esploraĵoj pri kemio, kemia teknologio, fiziko, metrologio, aeronaŭtiko, meteorologio, agrikulturo, ekonomio, publika klerigo kaj aliaj verkoj, firme ligitaj kun evoluaj bezonaĵoj de produktadaj povoj de Rusio. Li fundamentis la teorion de solvaĵo, proponis industrian metodon de frakcia disigo de nafto, inventis specon de senfuma pulvo, propagandis uzadon de mineralaj sterkoj, plibonigon de sekecaj teroj ktp. Mendelejev esploris (dum 1854—1856) fenomenojn de la izomorfismo, malfermantajn rilatojn inter la kristala formo kaj kemia kunmetaĵo de komponaĵoj, ankaŭ dependon de ecoj de kemiaj elementoj de grandeco de iliaj atomaj volumenoj. Li eltrovis en 1860 la «temperaturon de absoluta bolado de likvaĵoj», aŭ la kritan temperaturon. Mendelejev estis la aŭtoro de la unua rusa lernolibro «Organika kemio» (1861) pri la samnoma fako.

Laborante pri la verko «Elemento de kemio» li eltrovis dum februaro de 1869 unu el la fundamentaj leĝoj de la naturo — perioda leĝo de kemiaj elementoj (tamen en Okcidento, precipe en Germanio, oni kalkulis lin kiel kuneltrovinto kune kun Lothar Meyer.

Portreto de Dmitrij Mendelejev fare de Ivan Kramskoj (1878).

Li progresigis la ideojn de la periodeco, enkondukis nocion pri loko de la elementoj en la Perioda Sistemo kiel aro de ĝia ecoj en alfronto al ecoj de aliaj elementoj. Sur tiu fundo li korektis valorojn de atomaj masoj de multaj kemiaj elementoj, (berilio, indiumo, urano kaj aliaj). Li profetis dum 1870 ekziston, kalkulis atomajn masojn kaj priskribis ecojn de tri elementoj tiutempe ankoraŭ neeltrovitaj — «ekaaluminio» (eltrovita dum 1875, ekde tiam nomita galiumo), «ekaboro» (eltrovita dum 1879 kaj poste nomita skandio) kaj «ekasiciliumo» (eltrovita dum 1885 kaj poste nomita germaniumo). Poste li profetis ekziston de ok kemiaj elementoj pluaj, inter kiuj estas «dviteluro» — polonio (eltrovita dum 1878), «ekajodo» — astato (eltrovita dum 1942—1943), «dvimangano» — teknecio (eltrovita dum 1937), «ekacezio» — franciumo (eltrovita dum 1939). En 1900 Mendelejev kaj William Ramsay konkludis, ke necesas inkludi kemiajn elementojn de aparta, nula grupo de la noblaj gasoj en la Periodan sistemon.

Li konstruis en 1859 piknometron — ilon por mezuri densecon de likvaĵoj. Li kreis (1865—1887) la hidratan teorion de diluaĵoj. Li disvolvis ideojn pri ekzisto de kunmetaĵoj de varia konsisto. Esplorante gasojn, Mendelejev eltrovis en la jaro 1874 ĝeneralan ekvacion de stato de la ideala gaso, inkludanta kiel specialeco dependon de la gasa stato de temperaturo, eltrovitan (1834) de fiziko Benoît Paul Émile Clapeyron (la ekvacio de Clapeyron — Mendelejev).

En 1877 Mendelejev proponis hipotezon pri deveno de nafto el karbonidoj de gravaj metaloj, kiun tamen plimulto de sciencistoj refutis. En 1900 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Sekvo kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Post li restis pli ol 500 publikigitaj verkoj, inter kiuj estas klasikaj «Elemento de kemio» (pp. 1–2, 1869—1871, 13 eld., 1947) — la unua sistema ekspono de la neorganika kemio.

Mendelevio aŭ Unilunio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Md (antaŭe Mv) aŭ Unu kaj la atomnumeron 101. Ĝi estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Mendelevio estas posturania radioaktivega metala elemento kiu oni povas fari per bombardado de ejnŝtejnio per alfaradioj. Ĝi estis tiel nomita pro Dmitrij Mendelejev.

Lian nomon havas ankaŭ la Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato kaj la strato en Sankt-Peterburgo, en kiu staras la ĉefa konstruaĵo de la Ŝtata Universitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la epoko de Mendelejev, lia nomo estis literumita Дмитрій Ивановичъ Менделѣевъ.
  2. Dmitriy Mendeleev: A Short CV, and A Story of Life, mendcomm.org [1] Alirita la 31an de oktobro 2015.
  3. Удомельские корни Дмитрия Ивановича Менделеева (1834–1907), starina.library.tver.ru
  4. (1975) Atomic Pioneers: From ancient Greece to the 19th century. U.S. Atomic Energy Commission. Division of Technical Information, p. 25.
  5. Gordin, Michael D.. (2004) A Well-ordered Thing: Dmitrii Mendeleev And The Shadow Of The Periodic Table. Basic Books, p. 229–230. ISBN 9780465027750. “Mendeleev seemed to have very few theological commitments. This was not for lack of exposure. His upbringing was actually heavily religious, and his mother — by far the dominating force in his youth - was exceptionally devout. One of his sisters even joined a fanatical religious sect for a time. Despite, or perhaps because of, this background, Mendeleev withheld comment on religious affairs for most of his life, reserving his few words for anti-clerical witticisms... Mendeleev's son Ivan later vehemently denied claims that his father was devoutly Orthodox: "I have also heard the view of my father's 'church religiosity' — and I must reject this categorically. From his earliest years Father practically split from the church — and if he tolerated certain simple everyday rites, then only as an innocent national tradition, similar to Easter cakes, which he didn't consider worth fighting against." ...Mendeleev's opposition to traditional Orthodoxy was not due to either atheism or a scientific materialism. Rather, he held to a form of romanticized deism.”.
  6. Johnson, George, "The Nitpicking of the Masses vs. the Authority of the Experts". Kontrolita 14a de Marto 2011.
  7. La nombro de gefratoj de Mendelejev estas afero de ioma historia disputo. Kiam la historiisto pri scienco de Princeton nome Michael Gordin reviziis la anglalingvan version de tiu artikolo kiel parto de analizo de la akurateco de Wikipedia por numero de la 14a de Decembro 2005 de la gazeto Nature, li citis kiel unu el la eraroj de Wikipedia ke "Ili diras ke Mendelejev estas la 14a filo. Li estis la 14a survivanta filo de 17 totale. 14a estas prava." Tamen en artikolo de New York Times el Januaro 2006, oni notis, ke en la propra biografio fare de Gordin en 2004 pri Mendelejev, li mem ankaŭ havis la rusan kemiiston listita kiel la 17a filo, kaj citis la reagon de Gordin al tio tiele: "That's curious. I believe that is a typographical error in my book. Mendeleyev was the final child, that is certain, and the number the reliable sources have is 13." La libro de Gordin specife diras, ke la patrino de Mendelejev havigis al sia edzino "deksep filojn, el kiuj ok survivis al juna plenkreskeco," el kiuj Mendelejev estis la plej juna. Vidu: George Johnson, The Nitpicking of the Masses vs. the Authority of the Experts, The New York Times, 3a de Januaro 2006, http://www.nytimes.com/2006/01/03/science/03comm.html kaj Gordin, Michael (22a de Decembro 2005). Supplementary information to accompany Nature news article 'Internet encyclopaedias go head to head' (Nature 438, 900–901; 2005).
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Heilbron 2003, p. 509.
  9. Семья Д.И.Менделеева. Rustest.spb.ru. Arkivita el la originalo je 22a de Septembro 2010. Alirita 13a de Marto 2010. Arkivigite je 2010-09-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-22. Alirita 2021-09-07.
  10. John B. Arden (1998). "Science, Theology and Consciousness", Praeger Frederick A. p. 59: "The initial expression of the commonly used chemical periodic table was reportedly envisioned in a dream. In 1869, Dmitri Mendeleev claimed to have had a dream in which he envisioned a table in which all the chemical elements were arranged according to their atomic weight."
  11. John Kotz, Paul Treichel, Gabriela Weaver (2005). "Chemistry and Chemical Reactivity," Cengage Learning. p. 333
  12. Gerard I. Nierenberg (1986). "The art of creative thinking", Simon & Schuster, p. 201: Dmitri Mendeleev's solution for the arrangement of the elements that came to him in a dream.
  13. Helen Palmer (1998). "Inner Knowing: Consciousness, Creativity, Insight, and Intuition". J.P. Tarcher/Putnam. p. 113: "The sewing machine, for instance, invented by Elias Howe, was developed from material appearing in a dream, as was Dmitri Mendeleev's periodic table of elements"
  14. Simon S. Godfrey (2003). Dreams & Reality. Trafford Publishing. Chapter 2.: "The Russian chemist, Dmitri Mendeleev (1834–1907), described a dream in which he saw the periodic table of elements in its complete form." (ISBN 1-4120-1143-4)
  15. "The Soviet Review Translations Arkivigite je 2014-04-18 per la retarkivo Wayback Machine" Somero 1967. Vol. VIII, No. 2, M.E. Sharpe, Incorporated, p. 38
  16. Myron E. Sharpe, (1967). "Soviet Psychology". Volume 5, p. 30.
  17. "A brief history of the development of the period table", wou.edu
  18. "Mendeleev and the Periodic Table" Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine, chemsheets.co.uk
  19. Seaborg, Glenn T. (20a de Majo 1994) “The Periodic Table: Tortuous path to man-made elements”, Modern Alchemy: Selected Papers of Glenn T Seaborg. World Scientific, p. 179. ISBN 978-981-4502-99-3.
  20. Pfennig, Brian W.. (3a de Marto 2015) Principles of Inorganic Chemistry. Wiley, p. 109. ISBN 978-1-118-85902-5.
  21. (2016) “Speaking in Tongues: Science's centuries-long hunt for a common language”, Distillations 2 (1), p. 40–43. Alirita 22a de Marto 2018.. 
  22. Gordin, Michael D.. (2015) Scientific Babel: How Science Was Done Before and After Global English. Chicago, Illinois: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-00029-9.
  23. (2007) “Rediscovery of the elements: The Periodic Table”, The Hexagon, p. 23–29. Alirita 30a de Decembro 2019.. 
  24. Weeks, Mary Elvira. (1956) The discovery of the elements, 6‑a eldono, Easton, PA: Journal of Chemical Education.
  25. Scerri, Eric. (2019) The Periodic Table: Its Story and Its Significance, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 142–143. ISBN 9780190914363.
  26. Emsley, John. (2001) Nature's Building Blocks, ‑a eldono, Oxford University Press, p. [htt://archive.org/details/naturesbuildingb0000emsl/e/521 521–522]. ISBN 978-0-19-850340-8.
  27. Otto Böhtlingk, Panini's Grammatik: Herausgegeben, Ubersetzt, Erlautert und MIT Verschiedenen Indices Versehe. St. Petersburg, 1839–40.
  28. Kiparsky, Paul. "Economy and the construction of the Sivasutras". En M.M. Deshpande kaj S. Bhate (eld.), Paninian Studies. Ann Arbor, Michigan, 1991.
  29. (2004) “Mendeleev and the Periodic Table of Elements”, Sandhan 4 (2), p. 115–123. 
  30. The Grammar of the Elements (angle) (2019-10-04). Alirita 2019-10-19.
  31. "The Soviet Review Translations Arkivigite je 2014-04-18 per la retarkivo Wayback Machine". Somero 1967. Vol. VIII, No. 2, M.E. Sharpe, Incorporated, p. 39
  32. Dmitri Mendeleev (angle). Arkivita el la originalo je 5a de Julio 2018. Alirita 23a de Februaro 2021.
  33. Менделеев обвенчался за взятку. Gazeta.ua (10a de Aprilo 2007). Alirita 13a de Marto 2010.
  34. Chisholm 1911.
  35. Fellows of the Royal Society. Reĝa Societo. Arkivita el la originalo je 2015-03-16.
  36. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Mendeléeff, Dmitri Ivanovich". Encyclopædia Britannica. 18 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 115.
  37. (2007) Chemistry: The Molecular Science, Volume 1. ISBN 978-0-495-11598-4.
  38. Gribbin, J. (2002) The Scientists: A History of Science Told Through the Lives of Its Greatest Inventors. Nov-Jorko: Random House, p. 378. ISBN 978-0-8129-6788-3.
  39. Friedman, Robert M.. (2001) The politics of excellence: behind the Nobel Prize in science. Nov-Jorko: Times Books, p. [htt://archive.org/details/liticsofexcell00robe/e/32 32–34]. ISBN 978-0-7167-3103-0.
  40. Last and Near-Last Words of the Famous, Infamous and Those In-Between de Joseph W. Lewis Jr. M.D.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]