Dmitrij Medvedev
El Vikipedio
Dmitrij Anatoljeviĉ Medvedev (ruse Дмитрий Анатольевич Медведев,
aŭdu ; naskiĝis la 14-an de septembro 1965 en Leningrado) estas rusia politikisto kaj ŝtata altrangulo. Li estas la Prezidento de Rusio ekde la jaro 2008, lia inaŭguro okazis la 7-an de majo.
Ekde la 14-a de novembro 2005 Medvedev estas la unua vicestro de registaro (vicpremiero) de la Rusia Federacio, kunordiganto de naciaj projektoj. Li estas ĉefo de la direktoraro de akcia kompanio Gazprom (ekde junio de la jaro 2000).

