Dmitrij Medvedev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Medvedev

Dmitrij Anatoljeviĉ Medvedev (ruse Дмитрий Анатольевич Медведев, aŭdu; naskiĝis la 14-an de septembro 1965 en Leningrado) estas rusia politikisto kaj nuna Prezidanto de la Registaro de Rusio. Li okupis postenon de Prezidento de Rusio en 2008 - 2012, lia inaŭguro okazis la 7-an de majo 2008.

Ekde la 14-a de novembro 2005 Medvedev estis la unua vicestro de registaro (vicpremiero) de la Rusia Federacio, kunordiganto de naciaj projektoj. Li estas ĉefo de la direktoraro de akcia kompanio Gazprom (ekde junio de 2000).

La 3-an de decembro 2009 dum la gazetara konferenco en Romo responde al la demando pri la antaŭa eldiro de Vladimir Putin kaj sia ebla partopreno en la rusia prezidanta balotado en 2012, li diris: "Ankaŭ mi ne forigas tian eblecon".[1]. Tamen li ne partoprenis la lastajn balotojn fakte transdoninte la postenon al Vladimir Putin.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Ŝablono:Ĝermo-biografio Ŝablono:Ĝermo-politiko