Dnepro
El Vikipedio
(Alidirektita el Dnepr)
| Dnepro | |
|---|---|
...en Ukrainio |
|
| Longeco | 2.290 km |
| Alteco de la fonto | (Valdaja Altaĵo)... m |
| Meznombra trafluo | 1670 m³/s |
| Akvokolekta areo | 516,300 km² |
| Alfluantoj | Berezina, Pripjat, Desna kaj aliaj |
| Alfluas al | Dnepra Laguno, Nigra Maro |
| Alteco de la enfluejo | 0 m |
| Rivero en Eŭropo | |
Dnepro ĉe Kremenĉuk
Dnepro (ruse Днепр [dnepr], beloruse Дняпро [dnjapro], ukraine Дніпро [dnipro]) estas rivero, kiu fluas de Rusio tra Belarusio al Ukrainio. De la fonto en la Valdaja Altaĵo (Rusio) ĝi direktas sin al sudo kaj post 2.290 km longa vojo fine trans laguno enfluas la Nigran Maron.
Borde de la rivero situas inter alie, la urboj Smolensk (en Rusio), Kievo kaj Dnipropetrovsko (en Ukrainio).
Antikvaj grekoj (helenoj) nomis ĝin Boristeno (Βορυσθένης).