Dnepro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero nomata Dnepro respektive Dnipro. Pri la futbalklubo Dnipro Dnipropetrovsko vidu apartan artikolon.
Dnepro
rivero • translandlima rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Dnepro (ruse Днепр [dnepr], beloruse Дняпро [dnjapro], ukraine Дніпро [dnipro]) estas rivero, kiu fluas de Rusio tra Belarusio al Ukrainio. De la fonto en la Valdaja Altaĵo (Rusio) ĝi direktas sin al sudo kaj post 2.290 km longa vojo fine trans laguno enfluas la Nigran Maron.

Dnepro ĉe Kremenĉuk

Borde de la rivero situas inter alie, la urboj Smolensk (en Rusio), Kievo kaj Dnipropetrovsko (en Ukrainio). La antikvaj grekoj (helenoj) nomis ĝin Boristeno (Βορυσθένης).


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda