Dniprodzerĵinska rezervujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dniprodzerĵinska rezervujo
Landsat Dniprodzerzhynsk Reservoir.JPG
Situo Apud Dniprodzerĵinsk (al la sudo) en Poltava provinco, Kirovograda provinco kaj Dnipropetrovska provinco (Ukrainio)
Speco de la lago Akvoelektra rezervujo
Maksimuma longo 114 km
Surfaca areo 567 km²
Akva volumeno 2,45 km³
v  d  r
Information icon.svg

La Dniprodzerĵinska rezervujo (ukraine Дніпродзержинське водосховище) estas akva rezervujo situanta sur la suba parto de rivero Dnepro en Ukrainio. Nomita laŭ urbo Dniprodzerĵinsk, ĝi kovras entute areon de 567 kvadrataj kilometroj en la Dnipropetrovska provinco. Ĝi estis formita en 1963–1965. La rezervujo estas uzata ĉefe por generado de akvoelektra povumo, transporto, fiŝ-bredado kaj provizado de trinkakvo.

Mapo de la Dniprodzerĵinska rezervujo

La rezervujo estas 114 km longa, 5 km larĝa (8 km maksimume) kaj havas profundon de 15 metroj kaj volumenon de 2,45 km³. Dum vintro la rezervujo surface glaciiĝas.