Dnipropetrovsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dnipropetrovsko
(antaŭ 1926 ruse: Jekaterinoslav)
ukraine: Дніпропетровськ, ruse: Днепропетровск
Urbo
Dnipropetrowsk.jpg
Modernaj loĝdomoj dominantaj al la panoramo de urbo
Флаг Днепропетровска 2.png
Flago
Dnipropetrovska gerb.png
Blazono
Oficiala nomo: Дніпропетровськ
Kromnomo: Dnipro
Lando Flago de Ukrainio  Ukrainio
Provinco Dnipropetrovska provinco
Rivero Dnepro
Situo Dnipropetrovsko
 - alteco 155 m s. m.
 - koordinatoj 48°27′00″N 34°59′00″E  /  48.45°N, 34.983333°O / 48.45; 34.983333 (Dnipropetrovsko)
Areo 405,00 km² (40 500 ha)
Loĝantaro 1 006 276 (2010)
Denseco 2 484,63 loĝ./km²
Fondita 1776
Primatoro Ivan Ivanoviĉ Kuliŝenko
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 49000
Telefona antaŭkodo +380 56(2)
KOATUU 1210100000
Situo de Dnipropetrovsko enkadre de Ukrainio
ButtonRed.svg
Situo de Dnipropetrovsko enkadre de Ukrainio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dnipropetrovsk
Retpaĝo: gorod.dp.ua

Dnipropetrovsko (ukraine Дніпропетровськ) estas la tria plej granda urbo de Ukrainio kaj situas en la oriento de la lando. Dum la jaro 1989, tuj antaŭ la disfalo de la Soveta Unio, ĝi havis 1.178.000 enloĝantojn, dum la jaro 2001 1.056.497 2 kaj laŭ takso pri la jaro 2005 1.032.816. La urbo estas la administra centro de unu el la 24 ukrainaj provincoj, kiuj nomiĝas область: la Dnipropetrovska provinco nomiĝas laŭ sia ĉefurbo.

Katedralo de Dnipropetrovsko

Antaŭ 1926 la urbo ruse nomiĝis Jekaterinoslav (Екатериносла́в).

La 22an de februaro 2014 oni faligis la monumenton de Lenino, eble unu el la lastaj simboloj de komunismo en la urbo, tio okazis dum la tempo de Eŭromajdano.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbo havas multajn interesajn teatrojn, muzeojn, parkojn, restoraciojn kaj riverajn plaĝojn.

Ĝiaj centraj stratoj rebaptiĝis dum la Soveta tempo honore al la ĉefaj personoj revoluciaj. La plej centra avenuo, nomita laŭ Karl Marx, estas vasta kaj longa aleo, kiu streĉiĝas de la oriento al la okcidento de la urbocentro. Ĝi kaj multaj konstruaĵoj, kiuj flankigas ĝin, konstruiĝis dum la 18-a jarcento. Pleja kerno de la urbo estas la placo Ĵovtneva. Tie staras la majesta katedralo konstuita laŭ ordono de la carino Katarino la Granda dum 1787, la historia muzeo kun dioramo "Batalo ĉe rivero Dnipro dum la dua mondmilito", kaj bela parko en kiu eblas ripozi kaj freŝiĝi dum la varmegaj someroj.

Subenirante al la rivero Dnepro, oni alvenas al la larĝa parko Taras Ŝevĉenko kaj al la monaĥeja insulo, kie, dum la 9-a jarcento, bizancaj monaĥoj starigis monaĥejon, kiu tamen detruiĝis de la mongoloj-tataroj dum la 13-a jarcento.

Unueca malnova urbo bedaŭrinde ne plu ekzistas: multaj historiaj preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj detruiĝis dum la stalinismaj 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj dum la dua mondmilito dum la sekva jardeko. Tamen la tuta centra avenuo, la konstruaĵoj de kelkaj stratoj sur la ĉefa monteto de Dnipropetrovsko en urboparto Nagornaja, kaj urbopartoj proksime al la parkoj Globi kaj Ŝevĉenko estas netuŝitaj de 150 jaroj.

La rivero Dnepro tenas la someran klimaton milda kaj freŝigas la aeron. Ĝi videblas de tre multaj punktoj de la urbo. El ĉiuj de la sep urbaj montetoj la rigardo kovras larĝan areon de la rivero, insuloj, parkoj, antaŭurboj kaj la aliaj montetoj. Ne konstruiĝis altaj turdomoj dum la Sovetaj tempoj: la grandaj fabrikoj preferis konstrui siajn administrejojn rekte ĉe la produktejoj, malproksime de la urbocentro. Novaj oficejaj konstruaĵoj dum la jaroj post la disfalo de Soveta Unio nun konstruiĝis en la sama stilo kiel la malnovaj konstruaĵoj.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]