Doĝo-palaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wenecja Palac Dozow.JPG

Doĝo-palaco (itale: Palazzo Ducale) estis oficiala loĝejo de la elektita gvidanto de la Venecia respubliko, la doĝo.

Oni konstruis la unuan palacon en 814, sed tion bruligis la Venecianoj en 976. ĝi rekonstruiĝis, sed nova incendio damaĝis ĝin. La hodiaŭ a formo de komencis elformiĝis en komenco de la 14-a jarcento. Oni plilarĝigis en 1424 la venecian gotikstilan palacon kaj la du flugilojn, rigardantajn al la ŝtuparoj (moleo) kaj al la placeto de Sankta Marko (Piazzetta San Marco).

La Porta della Carta kaj la ĉefenirejo estis konstruita laŭ planoj de Giovanni kaj Bartolomeo Bon (Buon) (ekde 1438). Pro la oftaj incendioj en la konstruaĵo necesigis rekonstruo de partoj. Incendio neniigis freskojn de Il Pisanello, pentraĵojn de la Bellini-familio kaj Tiziano. Por anstataŭi tiujn valoraĵojn, oni petis pentri Tintoretto kaj Paolo Veronese, kies pentraĵoj ankoraŭ hodiaŭ estas alrigardeblaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]