Doŭro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Doŭro
En ties enfluejo en Porto
Longeco 895 km
Alteco de la fonto 2200 m
Meznombra trafluo 675 m³/s
Akvokolekta areo 98160 km²
Alfluantoj Hispanio kaj Portugalio
Enfluas en Atlantiko
Alteco de la enfluejo 0 m
Doŭro

Rivero trairanta Hispanujon kaj Portugalujon, fluanta al Atlantiko.

Hispana nomo: Duero [pr. dŭero]; portugala: Douro [pr. doŭro] (el la latina Durius).

Ĉi tiun nomon uzas diversaj membroj de la Ibera Skolo.

Ĝi naskiĝas en la hispana montaro Picos de Urbión, je alteco de ĉ. 2.200 m, proksime al Duruelo de la Sierra (en provinco Sorio), kaj enmariĝas en Porto (Portugalujo).

Ĝi longas 895 km. Ĝia baseno, la plej granda de la Ibera Duoninsulo, surfacas 98.160 km².

[redakti] Vidu ankaŭ

Hispanaj riveroj