Doberdobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Doberdò del Lago)
Doberdobo
Doberdobo
sparse municipality
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco GO Gorico
Komunumaro Carso Isonzo Adriatico
Geografia situo 45° 51′ N, 13° 32′ O (mapo)45.8513.533333333333Koordinatoj: 45° 51′ N, 13° 32′ O (mapo)
Alto super marnivelo 92 m
Areo 26 km²
Loĝantaro 1340 (2023)
Loĝdenso 50 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Devetachi/Devetaki, Jamiano/Jamlje, Marcottini/Poljane, Visintini/Vižintini, Palichisce/Palkišče, Micoli/Mikoli, Bonetti/Boneti, Lago di Pietrarossa, Lago di Doberdò/Jezero
Najbaraj komunumoj Komen (SLO), Duino-Aurisina (TS), Fogliano Redipuglia, Miren-Kostanjevica (SLO), Monfalcone, Ronchi dei Legionari, Sagrado kaj Savogna d'Isonzo
Patrono Marteno de Tours
Festa tago 11-a de novembro, la patrona memortago
Poŝtkodo 34070
Imposta kodo D312
Kodo laŭ ISTAT 031003
Telefona prefikso 0481
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Doberdobo (itale Doberdò del Lago, slovene Doberdob) estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Carso Isonzo Adriatico, sed jam en 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso baze identas al la antaŭa provinco.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 340 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Marteno de Tours, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Komen (SLO), Duino-Aurisina (TS), Fogliano Redipuglia, Miren-Kostanjevica (SLO), Monfalcone, Ronchi dei Legionari, Sagrado kaj Savogna d'Isonzo.

La plej multaj el la loĝantoj estas slovenaj naciecoj kun itala civitaneco. La 31-an de decembro 2018 estis 20 eksterlandanoj loĝantaj en la komunumo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]