Doboz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Doboz estas grandvilaĝo en Hungario en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono Békéscsaba. La nomo signifas skatolo.

Blazono de Doboz

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Duobla Körös (kun ponto), laŭ flankovojoj. La komunumon ĉirkaŭas 4 urboj: Békéscsaba, Gyula, Békés (urbo) kaj Sarkad.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kampoj longe apartenis al fortikaĵo de Gyula. La unua mencio devenis el 1075. La vilaĝo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataloj. Ĝi refondiĝis en 1720. En 1863 impona grenejo konstruiĝis. Kolĥozo pri Petőfi en 1948 formiĝis. La vilaĝo iĝis grandvilaĝo en 1971.

Vidindaĵoj estas kastelo de Wenckheim, novromanika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco el 1902. Apartenas al la grandvilaĝo la proksima feriejo Szanazug laŭ la riverobordo.

Famulo[redakti | redakti fonton]

En Doboz naskiĝis paleontologo Barnabás Géczy.