Dobronhegy
El Vikipedio
Dobronhegy [dobronhedj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaegerszeg. Finaĵo de la loknomo hegy signifas: monto.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 2 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 8917
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°49′10″N 16°44'59″E
Situo [redakti]
Dobronhegy situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Apuda monteto same tiel nomata Dobronhegy estas 302 m-ojn alta. Zalaegerszeg troviĝas 10, Nova 19, Pacsa 27, Körmend kaj Őriszentpéter po 30 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1271 en formo "Dabrua". La vilaĝanoj produktas precipe vinberon sur la deklivoj. Vilaĝservoj estas biblioteko, interretejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝdomo omaĝe al Sankta Nikolao
- kapelo
- skulptaĵo pri Dipatrino (Virga Maria)