Docteur Petiot (filmo)
Docteur Petiot (Doktoro Petiot) estas franca filmo de Christian de Chalonge, aperinta en 1990. Temas pri kina adapto de unu el la plej grandaj postmilitaj krimaj aferoj okazintaj en Francio.
Temo
Tiu filmo rakontas la vivon de Doktoro Petiot, franca kuracisto akuzita pro murdoj post la malkovro en lia pariza loĝejo de restaĵoj de 27 personoj tuj post la dua mondmilito.
Teĥnikaĵoj
- Titolo: Docteur Petiot
- Reĝisoro: Christian de Chalonge
- Scenaro: Dominique Garnier kaj Christian de Chalonge
- Produktado: Ciné Cinq, M.S. Productions, Sara Films
- Dekoroj: Yves Brover
- Muziko: Michel Portal
- Foto: Patrick Blossier
- Muntado: Anita Fernandez
- Devenlando: Francio
- Formato: Kolora - 1,85:1 - Dolby Digital - 35 mm
- Ĝenro: Dramo
- Daŭro: 102 minutoj
- Aperdato: 19-a de septembro 1990
Rolularo
- Michel Serrault: Doktoro Marcel Petiot
- Pierre Romans: Drezner
- Zbigniew Horoks: Nathan Guzik
- Bérangère Bonvoisin: Georgette Petiot
- Olivier Saladin: La unua policano
- André Julien: Forestier
- Nini Crépon: Collard