Dodo Marmarosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Dodo Marmarosa (fakte Michael Marmorosa, * 12-an de decembro 1925 en Pittsburgh, Pensilvanio; † 17-an de decembro 2002 samloke) estis usona ĵaz-pianisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marmarosa estis muzika mirinfano kaj ekhavis klasikan pianludan instruon, antaŭ ol li ŝanĝiĝis al ĵazo. Sian ŝercnomon Dodo li ricevis jam infanaĝe pro sia relative granda kapo. Ĵazon li krominstruis al si kune kun sia kunlernejano Erroll Garner. Li unuafoje prezentis en la aĝo de dek kvin jaroj kiel membro de la orkestro de Johnnie Scat Davis. En 1942 kaj 1943 li laboris kun mit Gene Krupa kaj Charlie Barnet, kun kies bando li unuafoje sonregistris. Jen li renkontiĝis unuafoje kun Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker, centraj reprezentantoj de bibopo. Lia virtuozeco ekzercita per klasika muziko[1] ege helpis lin je la rapidaj bibopaj pecoj.

Ekde 1944 li prezentis kun Tommy Dorsey kaj Artie Shaw[2] kaj sonregistris kun Lester Young. Li ludis ankaŭ ekde 1945 ĉe Boyd Raeburn (i.a. en ties bando Boyd Raeburn meets Strawinsky) kaj Lucky Thompson. Samkiel Barney Kessel li poste iris al Los-Anĝeleso, kie li laboris kiel demendata studiomuzikisto kaj ludis kun Parker, Lester Young, Teddy Edwards, Howard McGhee, Lionel Hampton kaj Wardell Gray, i.a. je la famaj kunsidoj de 1946/47 kun Parker en la studio de Dial. En 1947 li ankaŭ sonregistris por Dial kun propra triopo, al kiu apartenis Harry Babasin. Pro sia atakita sano kaj personaj kialoj[3] li revenis en 1948 al Pittsburgh al sia familio. Li ja ankoraŭ koncertvojaĝis en 1949 kun Johnnie Scat Davis kaj Artie Shaw, ludis en 1952 kun la bando Lighthouse All Stars en Hermosa Beach kaj en 1953 kun Charlie Spivak, malaperis tamen poste dum plejparto de la 1950-aj jaroj el la ĵazmondeto.

Inter tiu okazis malsukcesa geedzeco kaj sanproblemoj. En 1954 la armeo rekrutigis lin[4]. Ĉar li tie ne akordiĝis, oni devigis lin en malsanulejojn kaj traktis lin per elektroŝokoj, malakceptis lin tamen post tio je psike malstabila stato. Post tio li komence ne provis reveni en la ĵazmondeton kaj laboris kiel hotelpianisto. En 1956 trumpetisto Danny Conn persvadis lin, denove prezenti en ĵazklubejoj. En 1960 aŭtopaneo sur la vojo Kalifornien devigis lin resti en Ĉikago, kie li ludante en klubejoj denove atentigis pri si. En 1962 li surdiskigis en Ĉikago Dodo's Back (produktita de Jack Tracy por diskeldonejo Argo), samjare li sonregistris por du diskoj kun Gene Ammons resp. trumpetisto Bill Hardman[5]. Poste li ankoraŭ prezentis alterne en Ĉikago kaj Pittsburgh, lastfoje en 1968 en sia hejmurbo Pittsburgh. Travojaĝantoj muzikistoj kiel Dave Brubeck, kiuj demantis pri la bibop-mitulo, foje povis persvadi lin al prezentado. Siajn lastajn jarojn li pasigis psike malsana (li suferis eble de tremado kaŭzita de Parkinson-malsano, kiu tamen malaperis dum la pianludado) kaj sufere je diabeto en VA Medical Center je Lincoln-Lemington (hejmo por ekssoldatoj), kie li ludis por la hejmanoj kaj fojaj vizitantoj la domorgenon.

En la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj oni publikigis liajn sonregistraĵojn plurdiske (Dodos Bounce, 1991; The Chicago Sessions, 1995; Complete 'Dial' Sessions, 1996; Dodo Lives, 1997; Pittsburgh 1958, 1997; A Proper Introduction to Dodo Marmarosa: Dodo's Dance, 2004) parte denove, parte ankaŭ unuafoje. Aparte en la 1940-aj jaroj li elstaris pro sia brila sono kaj aparta ludmaniero laŭ Jazz Rough Guide pianiste kaj "pal-aspektigis la plej multajn el siaj samtempaj konkurenculojn, bedaŭrinde tamen ankaŭ sian malfruan verkaron."

Selekta diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Up in Dodo's Room kun Miles Davis, Lucky Thompson, Howard McGhee, Teddy Edwards, Charlie Parker, k.a., 1946
  • Raindrops kun Barney Kessel, 1946
  • The Dial Masters, 1947
  • Dodo's Back! kun Marshall Thompson (frapinstrumentaro), Richard Evans (baso) k.a., 1961

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fabian Grob zu Dodo Marmorosa, Jazz Podium Januar 2003
  • Dieter Salemann & Fabian Grob: Flights Of The Vout Bug. A guide to the recorded music of Michael "Dodo" Marmarosa. BearManor Media, Albany, Georgia 2009, ISBN 978-1-59393-337-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ross Russell raportas en sia biografio pri Ĉarlio Parker (Knaur TB, S.202), ke li varmigis sin antaŭ kunsidoj per tio, ke li ludis la duvoĉajn invenciojn de Bach duoble rapide
  2. Li ludis i.a. en ties bando Gramercy Five. Shaw nomis lin la lej bona pianisto, kiun li iam ajn havis. Samtempe Shaw tamen diras ankaŭ pri tio, ke Marmorosa havas ion de plene senkulpa, al kiu li vane provis komuniki la realaĵojn de la vivo kaj aparte de la ĵazmuzikista profesio. Citite laŭ Grob, Jazz Podium 2003
  3. Grob citas i.a. mankan aplombon. Inter alie li opiniis siajn manojn tro malgrandaj. Ross Russell ja sukcesis persvadi lin, ke li partoprenu sonregistradon novembre de 1947, la kunsido tamen evidentiĝis peniga. Por 5 titolojn li bezonis 29 registradojn
  4. Dum la rekrutekzamenado proks. 1944 oni trovis lin maltaŭga, kaj poste maristoj terenbatis lin, tiel ke li dum 24 horoj estis komata
  5. laŭ la memoroj de Hardman ankaŭ ĉi tiuj sonregistradoj pasis malfacile pro la introverteco de Marmarosa. Citite ce Grob,