Doel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Doel: Nuklea centralo kaj 17-jarcenta muelejo je la Skelda digo

Doel estas aliĝinta komunumo de la belga komunumo Beveren en Orienta Flandrio. Ĝi situas je la riverbordo de la rivero Skeldo.

Doel ekde la 60aj jaroj de la pasinta jarcento konatiĝis pro la plilarĝigaj planoj de la haveno de Antverpeno. Tiuj ĉi planoj tiom minacas la vilaĝon, ke ĝi perdiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Doel: Hooghuis (1614)

Doel unue estis menciita en la jaro 1267 kiel "De Doolen". La ĝusta signifo estas malklara. Eble ĝi referencas al la nederlandlingva "dalen" [malsupreniri]. Dum la Mezepoko De Doolen verŝajne ankoraŭ estis insularo en la rivero Skeldo.

Ekde la 13a jarcento oni en Doel elfosis torfon. Doel kaj la ĉirkaŭaj regionoj apartenis al la mastro de Beveren, kiu stimulis la torfelfosadon. En 1571 Doel kune kun Kieldrecht iĝis sendependa sinjorlando.

La torfelfosado en la torfmarĉo igis la regionon vundebla por inundoj. Samtempe la Skeldo en la 12a jarcento estis ĉiam pli forte influata de la Norda Maro. Tial Doel kaj nordaj partoj de la Lando de Beveren ekde la 14a jarcento regule inundiĝis kaj oni ekkonstruis digojn kaj polderojn.

Doel apartenis al la paroĥo de Kieldrecht kaj nur en 1792 iĝis sendependa. En tiu jaro Doel estis asignita al la imperiestro de Aŭstrio kaj definitive aliĝis al la Sudaj Nederlandoj. Nur post la sendependiĝo de Belgio, Doel iĝis sendependa komunumo.

Minacoj pro industria ekspansio[redakti | redakti fonton]

Planoj el la 60aj jaroj[redakti | redakti fonton]

La unuaj planoj por havena ekspansio je la maldekstra riverbordo de la Skeldo datiĝas el 1963 kaj antaŭvidis la forigon de ĉiuj skeldaj polderoj kaj Doel por havenaj dokoj kaj industriaj terenoj. En 1968 en la vilaĝo ekvalidis konstrumalpermeson. Pro la ekonomia refalo la ekspansiaj planoj estis grandparte nuligitaj.

En 1969 oni 1km norde de la vilaĝo konstruis nuklean centralon. Ĝi konsistas el kvar reaktoroj de ĉ. 170m da alteco. Doel I oni ekuzis en 1974, Doel II en 1975, Doel III en 1982 kaj Doel IV en 1985.

Planoj el la 90aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1995 administrantoj de la Flandra Regiono sciigis pri planoj krei novan konteneran dokon iom sude de Doel: la Deurganckdoko. La efektivigo de tiuj planoj starigis demandojn pri la viveblo de la vilaĝo. En 1997 fondiĝis la agokomitato Doel 2020. Konataj personoj kiel eks-senatoro Ferdinand De Bondt kaj filmfaristo Frank Van Passel sin engaĝis en la protestoj. Malklaraj politikaj decidoj kaj juraj mistrafoj serioze malrapidigis la konstruon de la Deurganckdoko kaj kreis plurjaran malcertecon pri la estontecto de la vilaĝo.

Je la 1a de junio 1999 la flandra registaro decidis ke Doel kiel loĝloko malaperu. Post la balotoj en 1999 la politika partio Agalev zorgis pri tio ke oni faru studon pri la viveblo de Doel post la finpretigo de la Deurganckdoko. Tiu ĉi studo ne ŝanĝis ion ajn; Doel malaperu.

Situacio en la jaro 2000 kaj poste[redakti | redakti fonton]

Enloĝantoj rajtis peti esti eksproprietigitaj, sed samtempe la flandra registaro garantiis al ili la rajton povi pluloĝi tie ĝis la jaro 2007. Socia peranto estis enoficigita por plenumi la socian akompanan planon. Je la 31a de decembro tiu ĉi socia plano finiĝis. La labormetodo zorgis pri tio ke la vilaĝo iom post iom mortas: je la 1a de majo 2003 ankorau loĝis en la centro de Doel 214 de la 645 en 1998. Je la 1a de septembro 2003 ankaŭ la vilaĝa lernejo estis fermita, ĉar restis nur 8 lernantoj. Tamen en la domoj kiuj malpleniĝis, ekloĝis novaj homoj kaj tiel la nombro de enloĝantoj stabiliĝas.

En julio 2005 la Deurganckdoko estis solene inaŭgurita. Jam en la printempo de la jaro 1999 konatiĝis planoj por dua kontenera doko, la Saeftinghedoko. Tiu ĉi etendiĝos rekte tra Doel kaj efektivigo de la planoj do signifus definitivan morton de la vilaĝo. Plej frue en la jaro 2007 la registaro decidos ĉu ĝi estos fosita aŭ ne.

Pro plivastigo de la antverpena haveno, jam antaŭe perdiĝis la vilaĝoj Oosterweel, Oorderen, Wilmarsdonk kaj Lillo. Ankaŭ aliloke en Eŭropo pro industrio vilaĝoj estis minacataj aŭ perdiĝis, ekz. Garzweiler en Nordrejn-Vestfalio kaj Altenwerder ĉe Hamburgo (ambaŭ en Germanio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]