Dogano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Bordercontrol.jpg
Doganejo en Usono (2005).

Dogano estas imposto por varoj, enirantaj aŭ elirantaj certan ŝtaton.

Ĝi servas por protekti la hejman industrion, laborlokojn, ekonomian intereson de iuj. Ofte grandaj (Eŭropa Unio) aŭ malgrandaj landoj formas doganunion.

La oficejo kie oni kontrolas la pasadon de varoj kaj la taŭgeco de la pagitaj aŭ pagotaj impostoj estas doganejo.