Doksany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doksany
germane: Doxan
municipo
Malnova teplica ŝoseo meze de la municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Doksany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Roudnice nad Labem
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵoj Monaĥejo Doksany
Rivero Ohře
Situo Doksany
 - alteco 156 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 15″ N 14° 09′ 42″ O / 50.45417 °N, 14.16167 °O / 50.45417; 14.16167 (mapo)
Areo 3,1 km² (310 ha)
Loĝantaro 369 (31.12.2007)
Denseco 119,03 loĝ./km²
Fondo 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 82
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564753
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Doksany
Retpaĝo: www.obec-doksany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Doksany estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem. La vilaĝo troviĝas ĉe dekstra bordo de rivero Ohře, proksimume 9 km sude de Litoměřice. En la vilaĝo loĝas 384 loĝantoj (2009). En la vilaĝo troviĝas meteorologia stacio kaj virina premonstrata monaĥejo.

Historio

La loko estis setlita jam en ŝtonepoko. En la jaro 1144 tie ĉeĥa princo Vladislao la 2-a Jogajlido fondis monaĥejon kun nekutima nomo Doksany. Eĉ nuntempe renomaj lingvistoj ne certas pri deveno de la nomo.

Memorindaĵoj

  • Monaĥejo Doksany, origine romanika rekonstruita barokstile
  • Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo el 13-a jarcento
  • Du niĉaj kapeletoj el 19-a jarcento ĉe ŝoseo norde de la vilaĝo
  • Statuo de Jesuo Kristo Suferanto el la jaro 1775
  • Eksa mezepoka muelejo de la jaro 1998 uzata kiel akvoelektrejo
  • Ŝosea ferbetona ponto el la jaro 1928 trans rivero Ohře
  • Naturrezervejo "Loužek" (Marĉarbareto) laŭ ambaŭ bordoj de la rivero Ohře ĉe suda rando de la vilaĝo