Dokumentadcentro Nurenbergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dokumentadcentro Nurenbergo
muzeo de historio • milita muzeo [+]

Koordinatoj49° 26′ 2″ N, 11° 6′ 46″ O (mapo)49.433911.1128Koordinatoj: 49° 26′ 2″ N, 11° 6′ 46″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo90478 [+]

Dokumentadcentro Nurenbergo (Bavario)
Dokumentadcentro Nurenbergo (Bavario)
DEC
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Dokumentadcentro Nurenbergo

Vikimedia Komunejo:  Reichsparteitagsgelände [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La duoncirkla kongreshalo ĉe la lago Dutzendteich: la enirejo de la Dokumentadcentro videblas dekstre.

La Dokumentadcentro Nurenbergo - formale en plena nomo germane Dokumentationszentrum Reichsparteitagsgelände Nürnberg ("Dokumentadcentro en la areo de tutnaciaj propagandaj kunvenoj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Nurenbergo") - estas muzeo en la germania urbo Nurenbergo. Posedaĵo de la urbo Nurenbergo, kaj membro en grupiĝo de tiuurbaj muzeoj, la centro situas en la norda alo de la kongreshalo planita kaj preskaŭ finkonstruita laŭ mendo kaj ordonoj de la nazioj. La konstanta ekspozicio Faszination und Gewalt ("fascino kaj perforto") temigas la kaŭzojn, kuntekstojn kaj sekvojn de la naziisma totalisma kaj perforta reĝimo. Temeroj aparte ligitaj al la urbo Nurenbergo speciale fokusiĝas. Al la muzeo aldoniĝas studa forumo.

En Nurenbergo la Nacisocialisma Germana Laborista Partio ekde 1927 organizis siajn jarajn partiajn kunvenojn, kiuj post la jaro 1933 iĝis propagandaj eventoj de ĝis 500 000 partianoj omaĝe al Adolf Hitler, kaj kinejaj propagandaj filmoj transportis pompajn impresojn pri la eventoj al multaj pliaj milionoj da homoj vivantaj en la teritorioj regataj fare de la nazioj.

La promena arkejo de la duoncirkla konstruaĵo bone konserviĝis.

La kongreshalo, en kiu situas la centro, antaŭvidiĝis esti parto de giganta nazia konstruaĵaro, kiu plu glorigu la nazian ideologion post ties venko de la Dua Mondmilito. Kiel konate, tiu nazia venko ne realiĝis. Tamen la urbo Nurenbergo kune kun la nazia ĉefurbo Berlino iĝis simbolo de la nazia totalisma reĝimo - ĝuste tial la procesoj de internacia juro kontraŭ la postmilite ankoraŭ vivaj partiaj gvidantoj okazis en tiu urbo, kaj ĝuste tial sentiĝis bezono tie havi apartan muzeon pri la terora reĝimo.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

En 1994 la urba parlamento de Nurenbergo decidis instalon de Dokumentadcentro pri Nazia Germanio en la eksa parti-propaganda areo. La aŭstra arkitekto Günther Domenig en 1998 gajnis arkitekturan konkurson pri konceptado de la ejo, kaj la 4-an de novembro 2001 la tiutempa prezidanto de Germanio Johannes Rau oficiale malfermis la Dokumentadcentron.