Dolaro (urbo)
El Vikipedio
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Dolaro. |
Dolaro (angle Dollar, skotgaele Dolair aŭ Dolar) estas urbo en Clackmannanshire en Skotlando (Britio). La reĝino Maria la 1-a de Skotlando iam loĝis tie. Ĝi estis ankaŭ la loĝloko de la fama esperantista poeto William Auld.
Etimologio [redakti]
La nomo de la urbo ne devenas de la dolaro; probable ĝi estas pli malnova ol tiu vorto. En la skot-gaela lingvo la vorto ĝi signifas "ĉe-rivera herbejo". Eble la nomo devenas de aliaj gaelaj aŭ pikt-gaelaj vortoj, ekzemple:
- Doilleir, malluma kaj malserena loko
- Dol (kampo) + ar (semotaŭga)
- Dol + ar (alta)