Dolce & Gabbana

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Modelo portanta produktaĵojn de la itala mod-entrepreno

Dolce & Gabbana estas fama entrepreno pri modaĵoj el Italio. Ĝi estis fondata de Domenico Dolce kaj Stefano Gabbana. Kvankam dekomence ĝi nur dizajnis vestaĵojn, nuntempe la entrepreno plidiversigis la ofertaĵojn dizajnante sunokulvitrojn, brakhorloĝojn, ringojn, parfumojn, poŝtelefonojn kaj eĉ restoraciojn. Dolce & Gabbana estas tre populara pro ĝiaj dizajnoj inter la artistoj de Holivudo; Ili dizajnis vestaĵojn por Madonna, Gisele Bündchen, Monica Bellucci, Ayumi Hamasaki, Isabella Rossellini kaj Kylie Minogue inter aliaj. La sidejo de la kompanio troviĝas en Milano. La privata vivo de tiuj du dizajnistoj, geja paro deklarita, fariĝis publika en 2005, kiam ili oficiale anoncis sentimentan disiĝon.

Butikoj de Dolce & Gabbana tra la mondo [redakti]

Dolce & Gabbana havas ampleksan butikreton tra la tuta mondo, ĉefe en Eŭropo, Azio, kaj Ameriko.

En Eŭropo ĝi havas butikojn en Germanio, Aŭstrio, Belgio, Hispanio, Francio, Grekio, Irlando, Italio, Britio, Nederlando, Rusio, Svislando kaj Ukrainio.

En Azio ĝi havas butikojn en Saŭd-Arabio, Sud-Koreio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Ĉinio, Barato, Japanio, Kuvajto, Libano, Singapuro, Tajlando kaj Tajvano.

En Ameriko ĝi havas vendejojn en Usono, Kanado, Meksiko kaj Brazilo

Eksteraj ligiloj [redakti]