Dole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dole

La kolegiejo kaj la urbocentro.
La kolegiejo kaj la urbocentro.

Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Franĉ-Konteo
Departemento Ĵuraso (subprefektejo)
Arondismento Dole (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
Urbestro S-ro Jean-Marie Sermier (UMP)
2014-2020
Poŝtkodo 39100
Kodo laŭ INSEE 39198
Retpaĝaro http://www.dole.org/
Demografio
Loĝantaro 24009  (2011)
Loĝdenso 650 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 47° 6′ N, 5° 29′ O47.0922222222225.4897222222222Koordinatoj: 47° 6′ N, 5° 29′ O
Alto De 196 al 341 m
Areo 38,38 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Dole (Francio)
DEC
Dole
Situo de Dole
v  d  r
Information icon.svg

Dole [dol], en esperanto Dolo, estas franca komunumo lokita en la departemento Ĵuraso kaj en la regiono Franĉ-Konteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Ĝi havas proksimume 25 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dolois [dolŭa'] (Dolanoj). Dolo estas la plej granda urbo de la departemento, kvankam ĝi ne estas la prefektejo.

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dolo, arta kaj historia urbo, situas ĉe la bordoj de la rivero Doubs kaj de la kanalo el la Rodano al la Rejno, meze de la vojo inter Dijon kaj Besançon. Dole konsistigas nodon da aŭtovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1423, la duko Filipo la 3-a fondis en Dolo universitaton por Burgonjo kaj Franĉ-Konteo.

En 1474, la duko Karlo la brava difinis la rolon de parlemento kiu kunsidis alternative en Bono kaj Dolo por juĝadoj en Burgonjo kaj Franĉ-konteo kaj iĝis sendependa de la parlemento de Parizo[1].

Fine de februaro 1477, kiam Marie la filino de la forpasinta Karlo la brava komprenis, ke la rego Ludoviko la 11-a perfidis ŝin, ŝi rebelis kaj poste la urbo Dolo estis sieĝita de La Trémoille (la sinjoro de Craon la franca guberniestro de Burgonjo) sed vane. En 1479 la franca armeo revenis denove kaj detruis la urbon.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Dolo estas la urbo, kie Marcel Aymé estis gimnaziano. La politikistino Dominique Voynet ankaŭ vivis en tiu urbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La heredaĵo de Dolo konsistas el stratetoj, tipaj de la malnova kvartalo, kun domoj datiĝanta ekde la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj ĉirkaŭ la Kolegiejo Notre-Dame. Ekzistas multaj rimarkindaj ŝtuparoj, kaj bela kvartalo nomita Petite Venise ("Eta Veneco").

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperantio[redakti | redakti fonton]

- Jura-Esperanto partoprenis en la loka Socia Forumo printempe 2012 kaj 2014.

- Post interkonsento inter la kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo (Gray) aŭtune 2012, Mireille Grosjean prelegis en kulturoteko "Albert Camus" en la kvartalo de Mesnils-Pasteur en Dole la 28-an de majo 2013. Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj. Sekve dum junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigas esperanton al infanoj. La 18-an de junio en kulturoteko "Albert Camus" Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia kunulino. Kaj Alain Droyer prezentos esperantan muzikon la 25-an de junio.

Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko, kaj organizas kursojn de esperanto ekde oktobro 2013.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parlemento de Bono-Dolo france

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La kolegiejo