Dolga vas (Lendava)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dolga vas, hungare HosszúfaluLendvahosszúfalu estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Lendava.

Municipo Lendava en Slovenio, kie Dolga vas troviĝas

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Dolga vas situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Szombathely- aŭ Keszthely-Rédics-Lendava preteriras. Ĝis 2007 limpasejo funkciis ĉe Dolga vas, kiu jam kontaktiĝas kun Lendava.

Historio [redakti]

La loko estis loĝata de romianoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1932 slovenoj alvenis, kiuj pligrandigis la vilaĝeton. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1944 la judoj deportiĝis. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.

Vidindaĵo [redakti]